Theodor Richter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hieronymus Theodor Richter)
Theodor Richter
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1824 (1824-11-21)
en Dresdeno
Morto 25-an de septembro 1898 (1898-09-25) (73-jaraĝa)
en Freiberg
Lingvoj germana
Loĝloko Freiberg
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Technische Universität Bergakademie Freiberg
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • metalurgo
vdr

Hieronymus Theodor RICHTER (naskiĝis la 21-an de novembro, 1824 en Dresdeno, mortis la 25-an de septembro, 1898) estis germana kemiisto.

Richter naskiĝis en Dresdeno, Saksio. De 1843 ĝis 1847 li studis en la saksa urbeto Freiberg, poste li laboris en metalurgiaj uzinoj. En la jaro 1863 li fariĝis profesoro de la Freiberga Bergakademie (= Minakademio), kies direktoro li estis de 1875 ĝis 1896.

Lia plej fama merito estis la malkovro de la elemento indiumo kune kun sia kolego Ferdinand Reich en la jaro 1863.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.