Higashi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Higaŝi)

Higashi (japane: 干菓子 aŭ 乾菓子, seka dolĉaĵo), estas speco de wagashi, japana dolĉaĵo, kiu estas seka kaj enhavas malmulte da malseketeco kaj tiel konserveblas pli longe ol aliaj wagashi.

Higashi estas farita el unu aŭ pluraj specoj de sukero, specifaj farunoj kaj aliaj ingrediencoj. Iuj estas faritaj nur el sukero.

La faruno estas kutime el rizo, sed ekzistas multe da diversaj specoj. Aliaj farunoj povas esti el azuki-faboj, sojo, verdaj pizojameloj.

La plej fajnaj kaj multekostaj estas faritaj el wasanbon, plej altkvalita fajna japana sukero farita tradicie. La plej kutima higashi estas rakugan.

Dum la japana teceremonio oni ofte servas higashi.

Specoj de higashi[redakti | redakti fonton]

  • Goshikiitō (五色糖) - Kvin gustoj, bainiku (peklita umeo), hakka (japana mento), nikkei (cinamo), shōga (zingibro), kaj yuzu (citrono), ĉiu en speciala formo.
  • Hakusansekkei (白山雪渓)
  • Hanakazura (花かずら)
  • Mugirakushizuka (麦らく静)
  • Nininshizuka (二人静)
  • Rakugan (落雁)
  • Shigure no matsu (時雨の松)
  • Suiko (推古) - aka (rozruĝa) aŭ shiro (blanka) disponeblaj.