High Noon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Precize tagmeze
Gary Cooper en High Noon
Gary Cooper en High Noon
Originala titolo High Noon
Produktadlando Flago-de-Usono.svg Usono
Filmita en Flago-de-Usono.svg Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 7-a de julio 1952
Daŭro 85 minutoj
Ĝenro vakera filmo
Kameraado Q1375642
Buĝeto Usona $750.000
Reĝisoro(j) Fred Zinnemann
Produktisto(j) Stanley Kramer
Carl Foreman
Scenaro Carl Foreman
Laŭ la verko de John W. Cunningham
Muziko Dimitri Tiomkin
Ĉefrolantoj
Distribuo United Artists
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

High Noon (anglalingve por Precize tagmeze) estas vakera filmo el 1952, kaj la plej ŝatata filmo de Prezidanto Bill Clinton. Ĝi rakontas laŭ reala tempo pri usona marŝalo, kies nova edzino estaskvakerino, kaj kiu devas kontraŭi rondon da murdistoj nursole. Ĝi estas konsiderata de filmkritikistoj kiel unu el la plej bonaj ekzemploj de vesternoj, kaj montras tiom, kiom sukcesas atingi unu kuraĝa homo, eĉ tute sola kaj sen la subteno de la socio. Ĝi gajnis kvar Akademiajn Premiojn, kaj kandidatiĝis por pliaj tri, inkluzive de la premio por la plej bona filmo.

La filmo estis direktita de reĝisoro Fred Zinnemann, eble tiam disputebla elekto, ĉar la produktistoj estis malcertaj, ĉu aŭstra judo kapablas direkti tian filmon. Zinnemann estis forte influita de la libroj de Karl May, kiujn li legis dum infanaĝo.

Aperas en la filmoj steluloj Gary Cooper, Grace Kelly kaj multaj aliaj.

High Noon estis elektata de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.