Higrografo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Higrografo estas meteologia mezurilo por percepti kaj registri la aerhumidecon en kontinua daŭro. Temas do pri registranta higrometro, kiu per specifa mezuradproceso stiras skribobrakon, je kies pinto troviĝas skribilo, kiu desegnas la datumsinsekvon de la aerhumideco sur rotacianta papercilindro kaj tiel grafike bildigas ĝin. Harhigrometro estas la plej ofte uzata mezuradmetodo, kiu grafike bildigas la sinsekvon de la datumoj de relativa aerhumideco. La rotacirapideco de la papercilindro determinas la daŭron de la registrado.

En veterstacioj oni ordinare uzas higrografon kune kun termografo en unu aparato, kiun oni nomas termohigrografo.