Higuera (Cáceres)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Higuera de Albalat)
Higuera de Albalat
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Maresme
Poŝtkodo 10359
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Abdón González Naranjo
Demografio
Loĝantaro 108  (2008)
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 44′ N, 5° 39′ U (mapo)39.72799375-5.65485266593Koordinatoj: 39° 44′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 480 m [+]
Areo 40,54 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Higuera de Albalat (Ekstremaduro)
Higuera de Albalat (Ekstremaduro)
DEC
Higuera de Albalat
Higuera de Albalat
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Higuera de Albalat (Hispanio)
Higuera de Albalat (Hispanio)
DEC
Higuera de Albalat
Higuera de Albalat
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Higuera de Albalat [+]
vdr

HigueraHiguera de Albalat [iGEra] (Figarbo, kies folio videblas en la blazono) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas higuereños. La censita populacio en 2008 estis de 108 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Higuera de Albalat estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 141 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 40,54 km². Ĝi situas je 30 km de Navalmoral de la Mata, plej proksima urbo atingebla perbuse. Je 55 km de Trujillo, je 79 de Plasencia, je 82 de Guadalupe kaj je 216 de Madrido.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de Higuera.
Enirejo al Higuera.

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Higuera (Cáceres) inter 2001 kaj 2006
2001 2002 2003 2004 2005 2006
2007 2008 107 110 105 100

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas inter la montaretoj El Campillo kaj El Frontal, ene de la periferio protekta de la Nacia Parko de Monfragüe, kaj pro tio ĝuas de flaŭro kaj faŭno protektitaj kaj pejzaĝo belega. La municipa teritorio etendiĝas norde ĝis la rivero Taĵo, ene de la komarko de Los Ibores kaj la Mancomunidad del Campo Arañuelo (Municiparo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kun la najbaraj komunumoj de Romangordo kaj Casas de Miravete, integras la nomita Campana de Albalat (Sonorilo de Albalat), municipa organizaĵo kiu datiĝas de la 13a jarcento kaj kiu grupigis en unusola konsilantaro la municipojn de la tri vilaĝoj kaj de aliaj municipoj aktuale malaperintaj. Oni diras, ke temas pri la plej antikva municiparo de Ekstremaduro.[1]

La nomo devenas de la antikva araba medino konata kiel Maĥada Albalat (kio signifas “pasejo, ŝoseo”). La medino datiĝas de la 11a jarcento kaj ties ruinoj povas ankoraŭ estis vidataj ĉe la rivero Taĵo, ene de la municipa teritorio de Romangordo.

Aktuale, la Campana de Albalat restas kiel memoraĵo kaj servas al la tri municipoj por komuna organizado de diversaj festoj kaj aktivaĵoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruinoj de islama fortikaĵo de la 10a kaj 11a jarcentoj en la monto de Castil Oreja.
Vidaĵo de la Preĝejo de San Sebastián.
  • Preĝejo de San Sebastián de la 16a kaj 17a jarcentoj, kun sonorilturo de du partoj el ŝtono kaj el briko, simbolo de la vilaĝo. Oni supreniras per helika ŝtuparo en ekstera cilindro. En la interno estas ununura navo, poligona absido kaj diversaj retabloj kaj figuroj.
  • Ponto de Albalat je 10 km konstruita en epoko de la imperiestro Karlo la 1-a.
  • Vojoj de kampara piedirado ĉefe en areo de abandonitaj minejoj kaj akvorezervujo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)

Notoj[redakti | redakti fonton]