Hikorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hikorio
Carya Morton 29-U-10.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Juglandaceae
Genro: Carya
Nutt.
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
maturiĝintaj, defalontaj hikario-nuksoj

HikorioKarjo (Carya) estas genro en familio de juglandacoj (Juglandaceae), kun ĉ. 18 falfoliaj specioj, gravaj por la industrio kaj kiel fruktodonaj arboj.

Ĉ. 15 hikorio-specioj kreskas en orienta parto de Norda Ameriko, dum 3 specioj en Orienta Azio. Laŭ prarestaĵoj, la specioj kreskis eĉ sur okcidenta parto de norda Ameriko, Grenlando, Islando kaj Eŭropo.

La hikorioj havas longan pivotradikon, altas ĝis ĉ. 30 m. La folioj estas kunmetitaj el 3–17 folietoj; folietoj de kelkaj specioj iĝas aŭtune brilflava. La floroj estas unuseksaj (senpetala stamena (amento) kaj pistila), kiuj floras sur la sama arbo, sed en apartaj infloreskoj. La stamenaj floroj formas amenton, la fruktofloroj formas finsituajn grapolojn el 2–10 floroj. La frukto estas ovoforma nukso, kiu estas kovrita per karneca ŝelo kiu disfalas je 4 pecoj dum maturiĝo.

Hikorioj kun manĝebla kerno:

  • blanka hikorio (C. ovata)
  • reĝa hikorio (C. laciniosa)
  • lanuga hikorio (C. tomentosa)
  • pekano (C. illinoensis) estas ekonomie la plej valora specio, kiu havas bongustan kernon kaj helan lignon.

Hikorioj kun nemanĝebla kerno (amaraj pro tanacido en la ŝelo)

  • amara hikorio (C. cordiformis)
  • akva hikorio (C. aquatica)

Pluaj specioj havas do manĝeblan kernon, sed la kerno estas tro malgranda por ke ĝi havu ekonomian valoron.

Oni uzas lignon de multaj specioj por diversaj celoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]