Hilario González Iñiguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hilario González Iñiguez
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1920 (1920-01-24)
en Havano
Morto 3-an de oktobro 1999 (1999-10-03) (79-jaraĝa)
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponistopianisto • muzikinstruisto
vdr

Hilario González Iñiguez (naskiĝinta la 24-an de januaro 1920 en Havano; mortinta la 3-an de oktobro 1999 samurbe) estis kuba komponisto, pianisto, muzikpedagogo kaj muziksciencisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Hilario González estis pianolernanto de Jascha Fischermann kaj studis ĉe José Ardévol. Sian studon ĉe la konservatorio de Havano li finis en 1936. Li skribis muzikrecezojn por la gazetoj El País, Gaceta del Caribe kaj El Mundo y Hoy. En 1942 li apartenis al la fondintoj de la Grupo Renovación Musical. En 1944 li ricevis la Nacian Premio de Muziko por sia unua suito laŭ kubaj kantoj.

Ekde 1947 ĝis 1960 González vivis en Venezuelo. Tie li daŭrigis sian edukiĝon ĉe Vicente Emilio Sojo kaj estis profesoro por pianludo ĉe la Escuela Preparatoria de Música. Ekde 1950 ĝis 1958 li estis direktisto de la Teatro Nacional Popular kaj muzika estro de la Teatro Ateneo en Karakaso. En 1960 li partoprenis kiel ĥordirektisto la solenaĵojn por la 150-a datreveno de la sendependiĝo de Venezuelo en Karakaso.

Post sia reveno al Kubo li laboris en la sekcio por radio, kinofilmo kaj televido de la Dirección de Cultura. Ekde 1961 ĝis 1965 li estis pianoprofesoro ĉe la Konservatorio Amadeo Roldán kaj ĉe la Seminario de Música Popular. Por la Instituto Cubano de Amistad con los Pueblos li organizis diversajn kongresojn, i.a. lulturkongreson en Havano je 1968. Ekde 1970 li laboris por la Museo Nacional de la Música.

Kiel juĝantarano li kunlaboris je junularaj konkursoj de la Instituto Cubano de Radio y Televisión kaj de la Unión Nacional de Escritores y Artistas. En 1979 li ricevis la unuan premion por ĥormuziko dum muzikkonkurso de la kulturministrejo per la kantato Los zapaticos de rosa. Por la muziko pri La aprendiz de bruja de Alejo Carpentier li ricevis en 1986 la Premion Covarrubias de la verkista kaj artista ligo de Kubo. Finfine li estis distingata per la nacia premio pri kulturo.