Hilary Koprowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hilary Koprowski
Persona informo
Hilary Koprowski
Naskiĝo la 5-an de decembro 1916
en Varsovio
Morto la 11-an de aprilo 2013
en Filadelfio
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoPollando vd
Alma mater Kuracista fakultato de Varsovia Universitato • Muzika Universitato Frederiko ŜopenoNacia Akademio de Sankta Cecilia vd
Familio
Edz(in)o Irena Koprowska vd
Profesio
Okupo virusologo • imunologo • kuracisto vd
Laborkampo imunologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Hilary Koprowski (legu: Hilari Koprovski), Varsovio, 2007

Hilary KOPROWSKI [Hilari Koprovski] (naskiĝis la 5-an de decembro 1916 en Varsovio, mortis la 11-an de aprilo 2013 en Filadelfio) estis pola-usona virusologo kaj imunologo; ano de la Pola Scienca Akademio, ano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, profesoro de la Thomas Jefferson Universitato en Filadelfio; inventinto de la unua efektiva polio-vakcino.

Biografio

Dosiero:LionII.jpg
La belga Reĝa Ordeno de Leono, la Komandora Kruco

Li naskiĝis en familio kun judaj radikoj. Vivis en Varsovio kie li finis la 11-an Liceon je Mikołaj Rej kaj poste la medicinajn studojn, akirante la diplomon de la Varsovia Universitato. Li studis ankaŭ en la Muzika Konservatorio en Varsovio kaj Muzik-Akademio de Sankta Cecilia en Romo. En julio 1938 li geedziĝis kun Irena Grasberg, fama citologo kaj pola medicinistino. Ili havas du filojn, Claude kaj Christopher.

Li kaj lia edzino fuĝis en 1939 al Brazilo, kie li laboris por la Rockefeller Foundation en Rio de Janeiro. Lia esplora kampo estis trovo de vakcino kontraŭ flava febro. De la jaro 1944 li loĝis en Usono kaj laboris kiel profesoro en la Instituto Winstar kaj en la Thomas Jefferson Universitato en Filadelfio.

Post la Dua Mondmilito Koprowski eklaboris pri trabuŝa vakcino kontraŭ polio. Tio estis sukcese ellaborita en la 1950-aj jaroj kaj testita en Afriko. Pro tiu testado oni akuzis lin post apero de aidoso, ke liaj eksperimentoj kaj testadoj (je simioj) kaŭzis transiron de la malsano al la homo. Tio pruviĝis falsa akuzo, pruvita eĉ per genetikaj esploroj de la virusoevoluo. En la jaro 1959 li organizis kampanjon danke al kiu Pollando ricevis 9 milionojn da vakcinoj, sekve de tio dum 4 jaroj la nombro de malsaniĝoj je poliomjelito malkreskis de mil ĝis 30. Paralelaj laboroj pri poliomjelito faris alia jud-poldevena usona virusologo el Bjalistoko Albert Sabin.

Distingoj

Franca Ordeno de Merito, la Oficira Kruco
Granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando

Li estis ano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, de la jaro 1991 li estis eksterlanda ano de la Pola Scienca Akademio, en la jaro 1998 li ricevis titolon honora doktoro de Medicina Akademio en Poznano, en la jaro 2000 same de la Medicina Akademio en Varsovio kaj en la jaro 2008 de Agrikultura Akademio en Varsovio. De la jaro 2007 li estas Honora Civitano de Varsovio kaj laŭreato de la konkurso Eminenta Polo. Li estis distingita en la jaro 1998 per la plej alta ŝtata ordeno atribuita de Prezidanto de Pollando Aleksander Kwaśniewski la Komandora Kruco kun la Stelo de Ordeno de Renaskiĝo de Pollando Polonia Restituta, la 13-an de julio 2007 Prezidanto de Pollando Lech Kaczyński distingis lin per la plej alta ŝtata ordeno la Granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando (vidu dekstre, la suban krucon) kaj krome la 28-an de novembro 2008 li ricevis de la organizaĵo de polaj infanoj la tre prestiĝan Ordenon de la Infan-rideto. Pola Scienca Akademio distingis lin per medalo de Nikolao Koperniko. De la reĝo de Belgio li ricevis la Reĝan Ordenon de la Leono (vidu la foton), krome li ricevis la Francan Ordenon de Merito (vidu la maldekstre la ordenon) kaj Ordenon de Leono en Finnlando.

Li estas ankaŭ laŭreato de la premio de Andrzej Drawicz (legu: Andreo Draviĉ) la Direktoro de Pola Radio kaj Televido.

Ŝablono:Informkesto distingoj

Vidu ankaŭ

Esperanto

Japana mecenato de pola kulturo kaj mecenato de Esperantaj iniciatoj en Pollando, Etsuo Miyoshi, kun profunda respekto rememoris en sia reklama kampanjo, en ĉiuj eŭropaj gazetoj kaj ĵurnaloj (ekz. kelkfoje en Le Monde), pri mondfamaj polaj sciencistoj kiel: Nikolao Koperniko, Maria Curie-Skłodowska kaj Ludoviko Zamenhof sur kvara loko starigante ĝuste la nomon de Hilary Koprowski kiu inventis polio-vakcinon t.e. vakcinon kontraŭ poliomjelito, je kiu malsaniĝis dek jarojn antaŭ ĝia malkovro, la japana mecenato kaj Esperanto-populariganto Etsuo Miyoshi.

Eksteraj ligiloj