Hilary Swank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hilary Swank

Hilary Ann SWANK (30-an de julio 1974 en Lincoln/Nebraska) estas usona aktorino.

Ŝi estis kapabla naĝisto en Vaŝingtonio kiel dekjaraĝulo kaj ankaŭ partoprenis eĉ junularan Olimpian ludon. Ŝi agadis ankaŭ en la loka teatra rondo, en aĝo de 16 jaroj translokiĝis al Hollywood, kie ŝi aperis en televidaj serioj, inter alie en Buffy, la vampirmurdisto.

Ŝi komencis la karieron en la filmo Karate Kid IV (1994). Tri jarojn poste ŝi ludis en Beverly Hills 90210 dum 16 partoj de la serio.

La ĝisnune plej grandan sukceson ŝi atingis per ludo en la sendependa filmo de Kimberley Pierce, La knaboj ne ploras. En tiu filmo ŝi ludis virinon, kiu luktas kontraŭ sia seksa identeco kaj vivas en viraj vestoj. Por fidele ludi la rolon, ŝi vivis antaŭ la surfilmigo kiel viro: ŝanĝis la frizuron al mallonga, voĉon kaj korpoformon al pli viraj. Tio alportis por ŝi Oscar-premion.

Novan sukceson portis al ŝi la filmo Miliondolara bebi' kun Clint Eastwood.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Premio de filmkritikistoj de New York (1999)
  • Premio Ora Globuso (2000, 2005)
  • Oscar-premio (2000, 2005)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]