Hilda Gobbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hilda Gobbi, hungare Gobbi Hilda estis hungara aktorino.

Skulptaĵo pri Hilda Gobbi

Hilda Gobbi naskiĝis la 6-an de junio 1913, Budapeŝto - mortis la 13-an de julio 1988, Budapeŝto.

Biografio

Hilda Gobbi frekventis lernejojn en Budapeŝto kaj en Putnok, fine inter 1932-1935 ŝi lernis aktoradon en akademio. Poste tuj ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Baldaŭe ŝi ofte ludis en teatretoj de laboristoj. Dum la 2-a mondmilito kune kun Tamás Major ŝi estis kontraŭulo de naziismo, fine ŝi vivis kaŝe. Post la mondomilito ŝi tre aktivadis por Nacia Teatro. Inter 1960-1970 ŝi aliĝis al Teatro József Attila. En 1982 ŝi estis unu el la fondintoj de Teatro Katona József. Ŝia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio, precipe en serio Szabó család (Familio Szabó). Ŝi iniciatia aktoran muzeon, aktoran kolegion, hejmon por maljunaj geaktoroj kaj hejmon por junaj geaktoroj. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1949, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Roloj (elekto)

Memorigiloj

  • skulptaĵo antaŭ la nova Nacia Teatro
  • memortabulo en Budapeŝto
  • premio "Gobbi Hilda"

Fontoj