Hildebranda lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hildebranda lamprotorno
Hildebranda lamprotorno, plenkreskulo en Tanzanio
Hildebranda lamprotorno, plenkreskulo en Tanzanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: L. hildebrandti
Lamprotornis hildebrandti
(Cabanis, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hildebranda lamprotornoHildebranda brilsturno (Lamprotornis hildebrandti) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ene de tiu genro formas apartan grupon la kvar specioj kiuj krom la ĝenerala brilblua koloro montras ruĝecajn subajn partojn kiuj estas la jenaj: Superba lamprotorno, Hildebranda lamprotorno, Ŝelia brilsturno kaj Ruĝecventra lamprotorno.

Ĝi formas superspecion kun kaj estis iam inkludata en la sama specio de Ŝelia brilsturno, kiu estas migranta specio kun teritorio el Etiopio kaj Somalio al Kenjo. Ambaŭ specioj estis iam kombinataj en superspecio kun la Ruĝecventra lamprotorno de Okcidenta Afriko.[1] Ĝi estis origine lokata en la nune forigita genro Notauges.[2] Tiu specio ricevas nomon el Johannes Hildebrandt, germana kolektanto kiu akiris la unuajn specimenojn.[3]

Distribuado kaj vivejo

La Hildebranda lamprotorno troviĝas en Kenjo kaj Tanzanio, kie ĝi okupas malferman kamparon el 500 al 2200 m. Ties biotopo estas malfermaj arbaro kaj dornarbaro. Tiu afrotropisa specio estis ofte konsiderata kiel nekomuna, sed ĝi varias el sufiĉe komuna al sufiĉe nekomuna. Ĝi ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN, kaj estis listita kiel Malplej zorgiga. Ties vivejo ne estas minacata kaj ĝi loĝas en kelkaj protektitaj areoj.[1]

Aspekto

La Hildebranda lamprotorno estas 18 cm longa kaj pezas 50 al 69 g. Plenkreskulo havas brilan irizecan plumaron en siaj supraj partoj. Kiel ĉe la parencoj, tiu irizeco devenas el la interfero de la respegulita lumo el reĝimentitaj mikroskopaj plumostrukturoj kaj ne el pigmentoj. La kapo estas malhelblua kiel plej parto de supraj partoj, la flugiloj estas bronzverdaj kun bluaj flugilplumoj, la gorĝo kaj supra brusto estas brilpurpuraj, kaj la nelonga vosto estas brile bluverda. La meza brusto kaj la supra ventro estas oranĝa al sablokolora kaj la suba ventro estas pli ruĝecoranĝa. La iriso estas oranĝecruĝa, kaj beko kaj kruroj estas nigraj. Maskla kaj ina plenkreskuloj estas identaj laŭ ekstera aspekto.

Junuloj estas tre diferencaj, kun karbogrizaj supraj partoj kaj brunaj subaj partoj.[1]

Ties kanto estas malrapida malaltatona "ĉ-rak ĉ-rak ĉii-ĉii-ŭii ĉii-ŭii rak rak rak". Ili havas ankaŭ alarmalvokon, "ĉu-ee" kaj kontaktalvokon, "ĉule".[1]

Kutimaro

Nematura birdo en Kenjo

La dieto de Hildebranda lamprotorno estas kombino de insektoj kaj fruktoj, kaj ŝajne insektoj estas la plej grava parto. Ili manĝas skarabojn kaj akridojn kaj kaptas flugantajn termitojn. Semoj el frukto troviĝis en la stomakoj de kelkaj birdoj, ekzemple tiuj el Carissa edulis, Euclea, Rhus kaj Apodytes dimidiata. Ili kutime manĝas surgrunde, en paroj kaj malgrandaj aroj, kaj sekvas grandajn mamulojn kaj kaptas predojn elpelitajn pro ties movo. Ili ankaŭ kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj de aliaj sturnoj.[1]

La Hildebranda lamprotorno estas sezona nestumanto, kun birdoj kiuj nestumas el marto al majo kaj el oktobro al decembro, kvankam en kelkaj partoj de Kenjo la sezono estas el majo al julio. Ili kutime reproduktiĝas en paroj sed oni konstatis kooperativan reproduktadon foje. Ĝi estas kavonestumanto, kiu konstruas sian neston el plantofibroj en abandonita nesto de pego en arbo. Kie tio ne eblas oni konstatis nestumadon en truo de baril-, lampo- aŭ telegrafofosto.[1] Ĝi konkurencas kun la Granda lamprotorno por nestolokoj. Oni scias malmulte pri ties nestokutimo, kvankam oni scias ke la ovodemetadoj estas de 3 al 4 ovoj. Ambaŭ gepatroj implikiĝas en manĝigado de idoj. La nestoj de tiu specio estas parazitataj de la Tufkukolo.[1]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Craig, Adrian. (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions, p. 745. ISBN 978-84-96553-50-7.
  2. (1878) “On a new Species of Notauges (N. hildebrandti, Cab.).”, Proceedings of the Zoological Society of London 46 (1), p. 721. 
  3. (1998) “J. M. Hildebrandt (1847 - 1881): Notes on His Travels and Plant Collections”, Kew Bulletin 53 (4), p. 835–856.