Hilelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knesset Menorah P5200009 Hilel.JPG
Hilelo en detalo kiel montrata en la statuo de la menoro en la Kneset

Hilelo estis unu el la elstaraj saĝuloj pri la buŝa doktrino de la fariseoj, plej granda aŭtoritato pri la juda leĝo en la tempo antaŭ la detruiĝo de la templo, patriarko de ĉ. 30 a.K. ĝis 10 p.K. en Jerusalemo kaj praulo de la dinastio de patriarkoj; modelo de mildeco kaj trankvileco (kontraste al lia kunulo kaj antipodo, Ŝamajo). Bazoj de la interpretado de la Sankta Skribo (la 7 hermeneŭtikaj normoj de Hilelo) kaj de la Halaĥo (disvolvigita de la skolo de Hilelo), etika doktrino (la ĉefeco de la amo al la proksimulo, la Ora Regulo). (PHILO-LEXIKON).

La tombo de Hilelo dum la jaro 1900

Kelkaj konataj diraĵoj de Hilelo[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj konataj diroj de Hilelo (el Miŝno, libro Pirkej Avot, kies titolo signifas "Diraĵoj de la prapatroj"):

  • Estu unu el la disĉiploj de Aharono: Amu la pacon kaj faru pacon. Amu la homojn kaj venigu ilin al la Torao.
  • Kiu volas famigi sian nomon, tiu detruas ĝin. Kiu ne pliigas sian scion, tiu detruas ĝin. Kiu ne lernas, tiu ne meritas vivi. Kiu utiligas la kronon (de la Torao por propraj celoj), tiu pereiĝas.
  • Se mi ne mem zorgas por mi, kiu do anstataŭe? Se mi zorgas nur por mi, kion mi valoras? Se ne nun, kiam do?
  • Ne disiĝu de via komunumo kaj ne kredu por vi sola ĝis la tago de via morto.
  • Ne juĝu vian proksimulon, antaŭ ol vi mem eniĝis en lian situon.
  • Ne diru vortojn, kiuj ne povas esti perceptitaj, ĉar je la fino ili estos perceptitaj.
  • Ne diru: Kiam mi ekhavos tempon, tiam mi lernos; eble vi neniam havos tempon por tio.
  • Kiu estas nescia, tiu timas nenian pekon, kaj kiu estas neklera, tiu ne estas religia. Kiu estas timema, tiu ne lernos, kaj kiu estas nepacienca, tiu ne povas instrui.
  • Ne ĉiuj, kiuj multe komercas, estas saĝaj.
  • Kie mankas homoj, kiuj povas porti respondecon, tie mem prenu sur vin respondecon.
  • Iam Hilelo vidis kranion naĝantan sur la surfaco de akvo. Li alparolis ĝin: "Ĉar vi dronigis iun, oni dronigis vin ; sed ankaŭ tiujn, kiuj dronigis vin, oni dronigos."
  • De li (Hilelo) estas tradiciita jena diro: "Kiu pliigas viandon, tiu pliigas vermojn; kiu pliigas posedaĵon, tiu pliigas zorgojn; kiu pliigas virinojn, tiu pliigas sorĉadon; kiu pliigas servistinojn, tiu pliigas malĉastecon; kiu pliigas servistojn, tiu pliigas ŝteladon; kiu pliigas Toraon, tiu pliigas vivon; kiu pliigas lernadon, tiu pliigas saĝecon; kiu pliigas interkonsiladon, tiu pliigas komprenadon; kiu pliigas bonfaremon, tiu pliigas pacon. Kiu havigis al si bonan famon, tiu havigis ion por si mem. Kiu alpropriigis al si dirojn de la Torao, tiu havigis al si daŭran gajnon."

Anglalingvaj ligoj[redakti | redakti fonton]

En la franca[redakti | redakti fonton]

  • Hillel, un sage du premier siècle avant notre ère. Le hillélisme et l'homaranisme du docteur L.L. Zamenhof. André Cherpillod. Courgenard: la aŭtoro, s.j.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Hillel la saĝulo. Lia vivo, lia instruo. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]