Hillar Sakaria
Hillar Sakaria | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1899 |
Morto | 12-an de novembro 1981 (81-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Estonio |
Alma mater | Gustav Adolf Grammar School |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • komponisto • muzikologo |
Hillar SAKARIA, estono, dipl. orgenisto kaj komponisto, oficisto. Nask. je la 29-a de novembro 1899 en Talino kaj mortis samloke je la 12-a de novembro 1981. Fondinto de E Inst., fondinto kaj red. de „Informoj de EAE“ (1922-31). Posedis la superan diplomon. Aŭtoro de multaj artikoloj en kaj pri E, gvidis kursojn, paroladis publike. La unua ŝtate pagita E instruisto estona (en 1925). Aŭtoro de „Enkonduko en la pedagogion“, 1932. Verkis ĥorkantojn, ktp. Li estis unu el la precipaj kunlaborantoj de Enciklopedio de Esperanto. Partoprenis redaktadon de Estona-esperanta vortaron (1923j) de J.Rosenberg.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Sakaria H. 1928 : La evoluo de Esperanto, Esperanto, nro 329 (1), p. 10-11 & nro 330 (2), p. 37
- Sakaria H. 1932: Enkodukon en la Pedagogion — Historia skizo. Eld. Esperanto Instituto de Estonio, Tallinn.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Enciklopedio de Esperanto/S en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).