Hillel ben Samuel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
MEZEPOKAJ JUDAJ VERKISTOJ
“HILLEL BEN SAMUEL”
nomo = Hillel bel Samuel aŭ Hillel el Verono aŭ Hillel el Forlì
gento = itala judo
sekso = vira
naskiĝodato = 1220 ĉirkaŭ
naskiĝoloko = eble Verono
mortoloko = Forlì (Italio)
Mortodato = 1295 ĉirkaŭ
aktiveco1 = rabeno
aktiveco2 = medicinisto
aktiveco3 = filozofo, bibliisto, polemikisto
funda ideo = kun Maimonido: konsiderata pli la Mosea ol la Talmuda Leĝo

Hillel ben Samuel (ĉ. 1220 – ĉ. 1295) estis klera juda rabeno, naskiĝinta en Verono, Italio, kie li estis disĉiplo de Eliezer ben Samuel el Verono. Li interesiĝis kaj praktikis medicinon, kaj verkis pri teologio kaj filozofio

Li aktivis en la polemiko pri la akcepto aŭ malakcepto de la penso de Moseo Maimonido, de multaj tiamaj judoj akuzita pri troa raciismo ĉar li klarlitere subtenis la poziciojn de la granda majstro, ankaŭ per sia verko Tagmulé ha-Nefesh (aŭ Tagmulei ha-Nefesh) (Pri la rekompensoj de la animo), kiel li skribas en Forlì (Italio), en 1288-1291. En tiu verko, fakte, li priskribas la Leĝajn moralajn devojn laŭ la vidpuntoj de Maimonido, kiun li jam igis sia majstro [1]. Laŭ li, la intelekto estas la aktuala formo de la animo kaj ties gvidas ĉiujn agojn, kaj ne ĝenerala formo indenta por ĉiuj homoj (vidu: pasiva intelekto en Averoeso. "[2]Skiza resumo de la verko troviĝas, anglalingve, en [1]. Il Tagmulé ha-Nefesh influenza, tra gli altri, anche il rabbino Shem Tov ben Jozef Falakera. .</ref>

Ĉiam en Forlì, Hillel verkis la du famajn leterojn al la juda Majstro Gaio (Isaak ben Mordekai), kiu estis la unua juda kuracisto de la papo (dum la papado de Nikolao la 4-a), lin invitante ne adheri al la movado puŝanta por la kondamno de la doktrinoj de Maimonido: en tiu verko estas defendata la instruo de Maimonido, laŭ kiu en hebreismo valoras nur la mosea Leĝo kaj ne la tradicia voĉa-komenta, talmuda Leĝo.

Hillel konis tre bone kaj la hebrean penson kaj tiu araban kaj tiun kristanan; aparte, li estis altirita de la filozofiaj metodo kaj tezoj de Tomaso de Akvino tiom ke oni lin difinos, poste, la “unua juda tomisto de la historio” [2].

Fakte, aparte, en sia Tagmulé ha-Nefesh, li enhavas vastan tradukon el De Unitate Intellectus (Pri la unueco de la Intelekto) de Tomaso, el kiu reprenas ankaŭ argumentojn por pruvi la individuan senmortecon de la animo.

Ankaŭ se Hillel eble ne naskiĝis en Verono, li estis ĉiukaze reprezentanto de gibelina, do, porimperia, simila al tiu Verona, superpovo. Tion pruvas la fakto ke mem decidas trapasi la lastajn vivjarojn en tiu fortreso de gibelismo kiu estis la urbo Forlì de la Ordelaffi kaj de la imperia konsilisto Guido Bonatti.

Hillel Studis pri Talmudo en Barcelono kun Giona Gerondi el Barcelono kaj pri medicino en Montpeliero.

Laŭ diversaj historiistoj, Hillel, en Capua (Kampanjo, Italio), ekzercis fortan influon sur la fama mistikulo Abramo Abulafia, lin helpante plikonsideri Moseon Maimonidon. Ege probablas, krome, ke liaj verkoj kaj penso povis influi sur Dante Alighieri, pro iuj paralelismoj videblaj inter la Dia Komedio kaj judaj aŭtoroj. Oni deduktas ke Dante almenaŭ konis la verkojn de Hillel [3].

La dato de la morto ne estas konata.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la 13-a jarcento, danke al Hillel ben Samuel, kaj post eĉ inter judoj kondamnoj kun ekskomunikoj por la sekvantoj de kontraŭmaimonidaj ideoj, oni sukcesis ĉesigi la dividiĝon ene de la juda pensistoj: Mamonido fariĝis tial neforgesebla referencpunkto de la juda kulturo.
  2. Vidu en la verko: “La cultura ebraica (a c. di P. Reinach Sabbadini), Einaudi, Torino 2000, p. 139.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]