Hilma Hall
Hilma Agatha Fredrika HALL (Naskiĝis la 30-an de septembro 1854 en Kotka, mortis la 3-an de junio 1922) estis finna esperantisto.
Hall estis esperantistino ekde 1906.[1] Ŝi gvidis Esperantajn studrondojn kaj agis kiel bibliotekistino en la societo "La Polusstelo".[1] Ŝi tradukis la kvinaktan komedion La Botistoj (1919), la teatraĵetojn La Fianĉiĝo kaj Lea (1920; ĉiuj tri de Aleksis Kivi), finnajn proverbojn k.a.[1] Laŭ Enciklopedio de Esperanto ŝi "krome multe helpis al la verkado por la Finna-Esperanta Vortaro" (t.e. Plena vortaro Finna-Esperanta de Vilho Setälä, aperinta en 1923).[1]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Hilma Hall en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo