Hilterfingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hilterfingen
Blazono de Hilterfingen
Hilterfingen vidita de la vaporŝipo Blümlisalp
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 44′ 6″ N 7° 39′ 29″ O / 46.73500 °N, 7.65806 °O / 46.73500; 7.65806 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 6″ N 7° 39′ 29″ O / 46.73500 °N, 7.65806 °O / 46.73500; 7.65806 (mapo)
Areo 2,80 km²
Alteco 562 m super marnivelo
Poŝtkodo 3652
Komunumkodo 0929
Mapo de Hilterfingen
vdr


Pri la komunumo

Hilterfingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3979 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Hilterfingen situas ĉe la nordorienta bordo de Lago de Thun, oriente de la urbo Thun en Berna Oberlando. La komunumo konsistas el la du partoj Hünibach kaj Hilterfingen-Dorf. La loko komplete kunkreskis kun la najbaraj komunumoj Thun kaj Oberhofen kaj formas parton de la aglomeraĵo de Thun.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hilterfingen limas en nordoriento al Heiligenschwendi, en sudoriento al Oberhofen, en sudokcidento aliflanke de la Lago de Thun al Spiez, kaj en nordokcidento al la urbo Thun.

Vidindaĵoj

Grava vidindaĵo en Hilterfingen estas Kastelo Hünegg konstruita en la 19-a jarcento de la arkiktekto Heino Schmieden.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona vojo 221 laŭlonge de la nordorienta bordo de la Lago de Thun de Thun al Unterseen. Per poŝtaŭtolinio sur la kantona vojo, la lokaj busolinioj 21 kaj 22 de la busreto de la urbo Thun kaj la ŝipoj sur la Lago de Thun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Hilterfingen datiĝas el la jaro 1175 kiel Hiltolfingen. Dum mezepoko la loko apartenas al la senjorujo de la Baronoj de Oberhofen, kiuj transdonis la ĝin fine de la 12-a jarcento al la Abatejo Amsoldingen. La vilaĝon administris loka vilaĝestro taskigita de la abatejo. En la jaro 1488 la havaĵo transiris al Berno kaj estis integrita en la berna distrikto Thun. En la jaro 1652 ĝi estis atribuita al la Voktejo Oberhofen. Per la Helveta Revolucio de 1798 Hilterfingen estis integrita al la tiam kreita Kantono Oberlando. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Hilterfingen denove estis atribuita al la distrikto Thun. [1]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Anne-Marie Dubler: Hilterfingen en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-13)

Eksteraj Ligiloj

Bildoj