Himalaja pronelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Himalaja pronelo
Himalaja pronelo
Himalaja pronelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. himalayana'
Prunella himalayana
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Himalaja pronelo (Prunella himalayana) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas en Centra Azio kaj najbaraj regionoj kiel Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Mongolio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio.

Ĝi loĝas en montaroj el suda Rusio (Altajo orienten al montoj oriente de Lago Bajkalo) kaj nordokcidenta Mongolio suden al Tien Ŝan kaj Pamiro; nereproduktantaj en Himalajo (orienten al Sikimo).

Ĝi estas tre rilata kaj formas superspecion kun la Alpopronelo, P. collaris; ambaŭ estas foje lokataj en separata genro, Laiscopus, pro pligrandeco kaj distingaj plumardiferencoj kompare kun aliaj samgenranoj. Ĝi estas monotipa.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio montras grizan kapon kun ne tre markata helgriza superokula strio. La dorso montras tre markatan nigrabrunan striecon kaj en flankoj de subaj partoj estas blankabruna strieco. La beko estas nigreca kaj la kruroj ruĝecaj. La nigraj vostoplumoj montras blankajn fajnajn bordojn kaj ankaŭ la flugiloj montras blankan strion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]