Himeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himeno
Eksteraj seksorganoj de virino kun himeno
Eksteraj seksorganoj de virino kun himeno
Eksteraj seksorganoj de virino kun himeno
klaso de anatomia unuo
latine hymen vaginae
de Gray subject #270 1264
MeSH Hymen
vdr
Tipoj de himenoj

Himeno estas membrano, kiu tute aŭ parte kovras vaginan aperturon de virinoj (kaj ceteraj femaloj de primatoj). Disrompo de la himeno nomiĝas defloro.

Ĉar seksa aktiveco kutime disrompas la himenon, ĝia neĉeesto estis en komunumoj, kie oni taksas virgulinecon, konsiderata kiel ties pruvo. Tamen la himeno ne estas tro bona signo de la virgulineco, ĉar ĝi povas esti disrompita dum masturbado, manipulado kun tampono aŭ per neseksa aktiveco (ekz. dum ekzercado), eĉ ne virino estus havinta seksan kuniĝon. Aliflanke eblas, ke virino kun nedisrompita himeno jam havis seksan kuniĝon.

Dum oftaj etapoj de evoluo de feto nenia aperturo en vulvon eĉ ne ekzistas. La maldika tavolo de histo, kiu kaŝas la vulvon, kutime antaŭ naskiĝo parte dividiĝos kaj kreos himenon kun unu aŭ kelke da aperturoj, kiuj ebligas menstruon. La grandeco kaj formo de aperturoj estas poste ĉe ĉiu virino alia. Kelkaj kutimaj specoj poste estas:

  • Ronda – la membrano kreas ringon ĉirkaŭ la vagina enirejo;
  • Septita – la membrano kreas unu aŭ pli da strioj tra la vagina aperturo;
  • Truita – la membrano kovras la tutan vaginan aperturon, sed ĝi enhavas kelke da aperturetoj;
  • Post nasko – la membrano post nasko tute mankas, restis post ĝi sole masaj restoj ĉirkaŭ la perimetro de la vagina aperturo.

Kelkaj virinoj naskiĝos tute sen la himeno, al aliaj la himeno tute fermas la vulvan aperturon, do necesas per simpla kirurgia tranĉo disrompi ĝin. La himeno poste povas esti ankaŭ tute forta, do virinoj povas peti ginekolon, por ke li disrompu ĝin kaj malebligu tiel al doloro dum seksa kuniĝo. Oni nomas tiun ĉi operacion himenotomio. Sed virinoj povas postuli kirurgian riparon de la himeno, por ke ili povu ŝajnigi virgulinecon. Ankaŭ tial ne povas esti ĉeesto aŭ neĉeesto pruvo de konservita aŭ perdita virgulineco.

En pubereco influe de hormono oestrogeno la himeno fariĝas tre elasta. Dank‘ al tio kutime eblas uzi menstruajn tamponojn, eĉ ne virino estus devinta timi pri sia virgulineco.

La biologia celo de himeno estas almenaŭ parta malebligo de ebleco de infekto en la korpon tra la seksorganoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]