Himmelbjerget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himmelbjerget, videbla de sur la lago

Himmelbjerget (en la germana Himmelberg; en Esperanto Ĉielmonto) estas monteto en Danio kun alteco de 147m. Ĝi situas inter la komunumoj Ry kaj Silkeborg. La monteto estas konata pro la bela panoramo al Lago Silkeborg kaj pro la 25 metrojn alta brika turo sur ties pinto.

La elvida turo estis konstruita je honoro de reĝo Frederiko la 7-a de Danio, kiu donis al la lando ŝtatan bazleĝaron la 5-an de junio 1849 (modernan, demokratian konstitucion), kiu ankoraŭ hodiaŭ estas bazo de la dana bazleĝaro.

Sur la ekstera muro de la turo estas enĉizitaj figuroj de gravaj danaj historiaj personoj, same kiel memorŝtono al enkonduko de la virina balotrajto en 1915.