Lengnau AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Himmelrich)
Lengnau
Blazono de Lengnau
Lengnau
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zurzach
Koordinatoj  47° 31′ 20″ N 8° 19′ 50″ O / 47.52222 °N, 8.33056 °O / 47.52222; 8.33056 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 20″ N 8° 19′ 50″ O / 47.52222 °N, 8.33056 °O / 47.52222; 8.33056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2572
Areo 12,67 km²
Alteco 415 m super marnivelo
Poŝtkodo 5426
Komunumkodo 4312
Mapo de Lengnau
vdr

Lengnau estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2472 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lengau situas ĉe la transiro de la Tavolĵuraso en nordo kaj la Svisa Mezlando en sudo ĉe la bordo de la rivero Surbo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Oberlengau kaj Unterlengnau, kiuj intertempe komplete kunkreskis. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejoj Degermoos, Himmelrich, Husen kaj Vogelsang.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur arego de 12,67 km², de kiuj 4,77 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,22 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 609 m s.m. sur la monteto Gländ, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 380 m s.m. borde de la rivero Surbo ĉe la komunumlimo al Endingen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lengnau limas en nordo al Böbikon, en oriento al Schneisingen, en sudoriento al Ehrendingen, en sudo al Freienwil, en sudokcidento al Obersiggenthal, en okcidento al Endingen, kaj en nordokcidento al Baldingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lengnau estas konektita al la publika trafikreto per du poŝtaŭtolinioj, nome de Tegerfelden al Baden kaj de Döttingen al Niederweningen. Komence de la 19-a jarcento ekzistis planoj konstrui fervojlinion tra la Surbvalo, kiel daŭrigo de la linio de Zuriko-Örlikon, kiu finiĝas en en Niederweningen. Sed la projekto dum la 1-a mondmilito en la jaro 1915 estis forlasita pro monomanko.

Tra Lengnau pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 de Döttingen al Dielsdorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lengnau datiĝas el la jaro 798 kiel Lenginwanc.

En mezepoko ĝis en la 12-a jarcento en Lengnau regis la Barnonoj de Lengnau. Poste la regado apartenis al la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis al la Ordeno de germanaj kavaliroj, krom en Husen, kiu troviĝis sub la malalta jurisdikcio de la Johanitoj. Bienposedantoj estis ankaŭ la Monaĥejo Einsiedeln, la Monaĥejo Sankt-Blasien kaj la Monaĥejo Vetingo.

La sinagogo de Lengnau

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj atribuis Lengnau al la voktejo de Ehrendingen en la Grafejo Baden. Dum pogrojmoj en la jaroj 1623 kaj 1633 la judoj estis forpelitaj el la svisaj urboj kaj loĝigitaj en Oberlengnau. La judoj rekte troviĝis sub la administrada respondeco de la vokto en Baden. Ili ne rajtis agrikulturi nek pergajni sian vivon per manlaboro. Sian vivon ili ĉefe pergajnis ĉe la internacia foiro en Zurzach. En la 18-a kaj 19-a jarcento Lengnau kaj ĝia najbara komunumo Endingen estis la ununuraj komunumoj en Svislando, kie judoj rajtis setli. Per rasisma dekreto el la jaro 1776 la loĝorajto por judoj en tuta Svislando estis limigita al la du komunumoj Endingen kaj Lengnau, kiujn ili nokte ne rajtis forlasi, kiu forte limigis la movliberecon de la judoj.

Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Pro la militaj ŝarĝoj, kiujn kaŭzis la francaj trupoj al la svisa loĝantaro, la nova ŝtato baldaŭ estis tre malŝatata. Ĉar la judoj subtenis la novan liberalan ordon, malamo estiĝis kontraŭ ili kaj dum la tiel nomita "Pruna Nokto" (germane "Zetschgennacht") tiu malamo eksplodis per atako de bandaĉo de 800 loĝantoj el la najbaraj vilaĝoj, kiuj la 21-an de septembro 1802 atakis la judan loĝantaron en Endingen kaj Lengau kaj rabis ilian havaĵon.

Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Lengnau fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Zurzach
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen