Himno de la Estona SSR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eesti Nõukogude Sotsialistliku Vabariigi hümn
Ŝtata himno de la Estona SSR
“Eesti Nõukogude Sotsialistliku Vabariigi hümn”
nacia himno
lando Estona SSR
kantoteksto Johannes Semper
muziko Gustav Ernesaks
ekde 1945
ĝis 1991
vdr

La ŝtata himno de la Estona Soveta Socialista Respubliko (estone "Eesti Nõukogude Sotsialistliku Vabariigi hümn") estis la oficiala komunisma nacia himno de Estonio dum la epoko inter 1945 kaj 1991, dum kiam Estonio pro armea konkero apartenis al Sovetunio. Post kiam Estonio deklaris sian sendependecon kaj la registaro de Sovetunio agnoskis tiun suverenecon la 21-an de aŭgusto 1991, tiu komunisma himno tuj maloficialiĝis kaj anstataŭiĝis per la antaŭa nacia himno de sendependa Estonio – "Mu isamaa, mu õnn ja rõõm" ("mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo")

La muzikon de la himno de la Estona SSR komponis Gustav Ernesaks, la tekston verkis Johannes Semper. Temis pri la sola himno de soveta socialista respubliko, kiu ne menciis la gvidan rolon de la "granda rusa popolo". La 21-an de julio 1956 per dekreto de la prezidio de la supera soveto de la Estona SSR oficialiĝis la sube prezentita versio de la himno. Samtempe ne la tria strofo malaperis mencio de Josif Stalin.


La estona teksto[redakti | redakti fonton]

Jää kestma, Kalevite kange rahvas,
ja seisa kaljuna, me kodumaa!
Ei vaibund kannatustes sinu vahvus,
end läbi sajanditest murdsid sa
ja tõusid õitsvaks sotsialismimaaks,
et päikene su päevadesse paista saaks.
Sovetunia arkitekturo en la estona urbo Kohtla-Järve
Nüüd huuga, tehas, vili, nurmel vooga,
sirp, lõika, alasile, haamer, löö!
Nõukogu elu, tuksu võimsa hooga,
too õnne rahvale, me tubli töö!
Me Liidu rahvaste ja riike seas
sa, Eesti, sammu esimeste kindlas reas!
Sa kõrgel leninlikku lippu kannad
ja julgelt kommunismi rada käid.
Partei me sammudele suuna annab
ja võidult võitudele viib ta meid.
Ta kindlal juhtimisel kasva sa
ja tugevaks ning kauniks saa, me kodumaa!

Rusa versio[redakti | redakti fonton]

Живи, сын Калева - народ наш славный,
И стой, отчизна наша, как скала.
Сквозь все страдания веков бесправных
Отвагу ты и доблесть пронесла.
И вот зажгла социализма свет,
Воспрянула в цвету для счастья и побед.
Могучим колосом цветите нивы!
Жни, серп, и, молот, бей, гуди, завод!
В стране советской каждый будь счастливым -
Упорный труд нам счастье принесет.
В союзе братском пред тобой простор -
Эстония, шагай в строю своих сестер!
Ты знамя Ленина несешь святое,
Дорогой славною идешь вперед.
Родная партия всегда с тобою -
Путем побед она тебя ведет.
Расти, отчизна, на пути большом,
Прекрасней и сильней будь с каждым новым днем!

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

Pluvivu, vi forta popolo de Kalevidoj,
kaj staru kiel roko, via hejmlando!
Via kuraĝo ne malfortiĝis dum la suferoj,
vi trabatis vin tra jarcentoj,
kaj leviĝis kiel floranta sovetunia lando,
por ke la suno povu brile lumigi viajn tagojn.
Nun muĝu, fabriko, kaj greno, ondu sur la kampoj,
falĉilo, tranĉu, kaj sur la amboson, martelo, batu!
Sovetunia vivo, ke ĝi batu per forta svingo,
nia verva laboro portu al la popolo feliĉon!
Inter la popoloj kaj ŝtatoj de nia unio,
vi, Estonio, paŝu en la una vico!
Alte vi portas la flagon de Lenino
kaj iras kuraĝe la padon de komunismo.
La partio donas al niaj paŝoj direkton
kaj gvidas nin plu de venko al venko.
Sub ĝia firma gvido kresku,
kaj iĝu forta kaj bela, nia hejmlando!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]