Hinda subkontinento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hinda duoninsulo)

Hinda Subkontinento
malgranda kontinento
Hinda Subkontinento
Kontinento Azio
Landoj
Historiaj regionoj
Parto de Azio
Montaro Himalajo
Najbaras kun Ĉinio, Hinda oceano
Kelkaj urboj
Memorindaĵoj
Riveroj
Longo 2 800 km (1 740 mi)
Larĝo 2 500 km (1 553 mi)
Areo 44 000 000,0 km² (4 400 000 000 ha)
Loĝantaro ~1 600 000 000 000
Dezerto Tar
Orogenenezo
montariĝo
Plantaro
Horzono UTC (UTC+5, + 5,5)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Taĝ-Mahalo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1983 (#7)
Numero 252
Regiono Azio-Oceanio
Kriterioj i
Hinda Duoninsulo
Hinda Duoninsulo
Hinda Duoninsulo
Vikimedia Komunejo: Indian subcontinent

La Hinda Subkontinento (foje ankaŭ nomata Hindujo aŭ Hindio) estas granda duoninsulo en sudcentra Azio, sude de Himalajo, borde de la Hinda Oceano. Ties nomo devenas de la antikva persa Sindh, ĉar la unua afero, kiun tiuj renkontis en tiu lando estis la valo de rivero Induso; el tio devenas la nomoj de regiono Sindho, de la rivero Induso, kaj la nomoj hind (kaj el tio hindu, por nomi la ĉefan religion tiean, Hinduismo) kaj India en Latino kaj la angla, ktp.

Ĝin oni konsideras subkontinento, ĉar ĉiuj tiuj ŝtatoj kuŝas sur tektonika plato, kiu simbolas nevideblan limon inter la hinda subkontinento kaj la ceteraj landoj de Azio.

La klimato de la subkontinento estas regata de musonoj.

Ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

La hinda subkontinento inkludas la jenajn ŝtatojn:

Oni ofte nomas Baraton Hindujo. Laŭ kelkaj, tio estas eraro [1]. Tiu regno povas esti nomata BaratoHinda Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unu el la naskejoj de civilizo. La tiel nomata Induso-civilizo, ankoraŭ mistera, formiĝis inter la 4-a kaj la 2-a jarmiloj antaŭ Kristo. Reĝo Aŝoka konkeris grandan parton. Poste aliaj vastaj imperioj formiĝis, ĉefe la Gupta imperio. Ankaŭ nomadoj el la stepaj regionoj de Centra Azio inkluzivis nordokcidentan parton de ĝi en siaj imperioj. La plej rimarkindaj kaj gravaj estis la Sakaoj kaj la Kuŝana imperio. De la 11-a jarcento diversaj islamaj popoloj, komencis invadi la hindan subkontinenton, kaj iom post iom ili konkeris ĝin ĝis la sudo. La lasta hindua imperio, kiu estis frakasita de la islamaj invadintoj, estas la Viĝajanagara imperio en 15??. La lastaj kaj plej gloraj el islamaj invadintoj estis la mogoloj (turka familio el Ferganao fakte, malproksimaj parencoj el la prestiĝaj mogoloj), kiuj formis imperion. Eŭropanoj alvenis de la 16-a jarcento: Portugaloj, Holandanoj, francoj, sed finfine Britio koloniis ĝin de la 18-a jarcento ĝis la 20-a jarcento, formante la Hindan imperion. En la unua periodo de kreskanta potenco de Britoj super Hindio, samtempa kun la kadukiĝo de la Mogola imperio, iom da tempo gravis denove hindua imperio: tiu de la Marathoj kaj sikha reglando, komence de la 19-a jarcento. Tiuj estis finfine venkitaj de la angloj.

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

La Hinda Subkontinento konstituas apartan biogeografian unuon. Ĝi nomiĝas la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Tiu ĉi ekoprovinco (aŭ biolando) ampleksas pli ol kvardek ekoregionojn, ekzemple : Indus-vala dezerto, Tar-Dezerto, la malabar-marbordaj humidaj arbaroj, la pluvarbaroj de Nikobaroj, la sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir, la sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, la sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hindia klasika muziko.

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[2] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france "Voyage au fil des mots" de André Cherpillod
  2. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.