Hinda lotuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
hinda lotuso
nelumbo nucifera
Nelumno nucifera open flower - botanic garden adelaide2.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Protealoj
Familio: Nelumbonacoj
Genro: Nelumbo
Specio: Nelumbo nucifera
Nelumbo nucifera
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La hinda lotuso (latine Nelumbo nucifera, "nelumbo nuksonporta") estas planta specio el la genro nelumbo en la familio de nelumbonacoj.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La hinda lotuso estas akvoplanto kun la tendenco tre disbranĉiĝi. La folioj havas longajn tigojn de parte pli ol 2 metroj. Ili rondas, havas diametron de 60 centimetroj aŭ pli, kaj havas peltan surfacon.

La folioj havas petalojn de 1 ĝis 13 centimetroj da longo, kiuj havas ĉiajn kolorajn nuancojn inter blanko kaj rozkoloro, parte ankaŭ flavo. La "nuksaj" plantaj fruktoj estas ovoformaj kaj havas grandon de 10 ĝis 20 oble 7 ĝis 13 milimetroj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La hinda lotuso nature kreskas en Japanio, Koreio, Ĉinio kaj Nepalo, en sudorienta Azio kaj nordorienta Aŭstralio, en Pakistano kaj okcidente ĝis la Arala kaj Kaspia Maroj. Ĝi transportiĝis al sudorienta Nordameriko kaj nun ankaŭ sovaĝe kreskas tie. La planto kreskas en lagoj, lagetoj kaj marĉoj.

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio