Hinda pipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hinda pipio
Hinda pipio
Hinda pipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. hodgsoni'
Anthus hodgsoni
(Richmond, 1907)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
at Bracebridge in Kolkata, India.

La Hinda pipio, Anthus hodgsoni, estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas en Suda, norda Centra kaj Orienta Azio, kaj en nordoriento de Eŭropa Rusio. Ĝi estas longdistanca migranto kiu moviĝas vintre al suda Azio kaj Indonezio. Foje ĝi estas ankaŭ nomata Hodgsona pipioArbopipio pro sia similo al la Arbopipio. Tamen, ties dorso estas pli oliveca kaj kaj malpli strieca ol tiu specio, ĝi estas pli malgranda kaj ties kapobildo estas diferenca kun pli markata superokula strio kaj malhela makuleto malantaŭ okulo.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

  • Habitato: Malferma kamparo. Vintre en ĉiamverda arbaro, somere en habitatoj de fruktoĝardenoj aŭ arbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉe Bracebridge en Kalkato, Barato.
  • Grando: ĉirkaŭ 14,5 cm.
  • Aspekto: Distinge el aliaj pipioj ĉar estas supre verdecbruna sen strieco kun malhelbruna supre. Superokula strio, duobla blanka flugilstrio kaj eksteraj vostoplumoj blankecaj. Blankeca al sablokolora sube strieca je malhelbruna en brusto kaj flankoj. Kruroj rozkoloraj kaj mallongaj kompare kun aliaj pipioj. Ambaŭ seksoj similaj.[1]
  • Kutimaro: Vidata sola aŭ en paroj. Kuras surgrunde serĉe de manĝo aŭ forflugas al arboj kiam estas ĝenata. Flugo salteca kaj ondeca.
  • Alvoko: Alaŭdeca kanto kriata dumfluge, simila al tiu de la Arbopipio, sed pli rapida kaj altatona. Sola ciipspek, ankaŭ simila al tiu de la Arbopipio.
  • Manĝo: ĉefe insektoj, herberoj kaj semoj.

Nestumado[redakti | redakti fonton]

Reproduktado ĉe Mailee Thaatch en Kullu-Manali, Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato
  • Reprodukta sezono: Majo al julio.
  • Nesto: tasfroma konstruita el musko kaj herbo situa surgrunde sub herbotufo aŭ roko. Malferma arbaro aŭ arbustaro.
  • Ovoj: 3-5, kutime 4, malhelbrunaj, puntecaj malhele. Kutime du ovodemetadoj.

La scienca nomo de tiu birdo omaĝas la britan ornitologon Brian Houghton Hodgson.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1986/2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2a eld.,10 vol., 2‑a eldono, Oxford University Press. Bird Number 1852, vol. 9, p. 247-249.