Hinda subkontinento
| Hinda subkontinento | |
| duoninsulo | |
|
Hinda subkontinento
|
|
| Kontinento | Azio |
|---|---|
| Landoj |
7
|
| Historiaj regionoj |
4
|
| Parto de | Azio |
| Montaro | Himalajo |
| Najbaras kun | Ĉinio, Hinda oceano |
| Kelkaj urboj |
10
|
| Memorindaĵoj |
5
|
| Riveroj |
8
|
| Longo | 2 800 km |
| Larĝo | 2 500 km |
| Areo | 44 000 000,0 km² (4 400 000 000 ha) |
| Loĝantaro | ~1 600 000 000 000 |
| Dezerto | Tar |
| Orogenenezo montariĝo |
4
|
| Plantaro |
6
|
| Horzono | UTC (UTC+5, + 5,5) |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
| Nomo | Taĝ-Mahalo |
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
| Jaro | 1983 (#7) |
| Numero | 252 |
| Regiono | Azio-Pacifiko |
| Kriterioj | i |
La hinda subkontinento (foje ankaŭ nomata Hindujo aŭ Hindio) estas granda duoninsulo en sudcentra Azio, sude de Himalajo, borde de la Hinda Oceano. Ties nomo devenas de la antikva persa Sindh, ĉar la unua afero, kiun tiuj renkontis en tiu lando estis la valo de rivero Induso; el tio devenas la nomoj de regiono Sindho, de la rivero Induso, kaj la nomoj hind (kaj el tio hindu, por nomi la ĉefan religion tiean, Hinduismo) kaj India en Latino kaj la angla, ktp.
Ĝin oni konsideras subkontinento, ĉar ĉiuj tiuj ŝtatoj kuŝas sur tektonika plato, kiu simbolas nevideblan limon inter la hinda subkontinento kaj la cetaraj landoj de Azio.
La klimato de la subkontinento estas regata de musonoj.
Enhavo |
Ŝtatoj[redakti]
La hinda subkontinento inkludas la jenajn ŝtatojn:
Oni ofte nomas Baraton Hindujo. Laŭ kelkaj, tio estas eraro [1]. Tiu regno povas esti nomata Barato aŭ Hinda Unio.
Historio[redakti]
Ĝi estis unu el la naskejoj de civilizo. La tiel nomata Induso-civilizo, ankoraŭ mistera, formiĝis inter la 4-a kaj la 2-a jarmiloj antaŭ Kristo. Reĝo Aŝoka konkeris grandan parton. Poste aliaj vastaj imperioj formiĝis, ĉefe la Gupta imperio. Ankaŭ nomadoj el la stepaj regionoj de Centra Azio inkluzivis nordokcidentan parton de ĝi en siaj imperioj. La plej rimarkindaj kaj gravaj estis la Sakaoj kaj la Kuŝana imperio. De la 11-a jarcento diversaj islamaj popoloj, komencis invadi la hindan subkontinenton, kaj iom post iom ili konkeris ĝin ĝis la sudo. La lasta hindua imperio, kiu estis frakasita de la islamaj invadintoj, estas la Viĝajanagara imperio en 15??. La lastaj kaj plej gloraj el islamaj invadintoj estis la mogoloj (turka familio el Ferganao fakte, malproksimaj parencoj el la prestiĝaj mogoloj), kiuj formis imperion. Eŭropanoj alvenis de la 16-a jarcento: Portugaloj, Holandanoj, francoj, sed finfine Britio koloniis ĝin de la 18-a jarcento ĝis la 20-a jarcento, formante la Hindan imperion. En la unua periodo de kreskanta potenco de Britoj super Hindio, samtempa kun la kadukiĝo de la Mogola imperio, iom da tempo gravis denove hindua imperio: tiu de la Marathoj kaj sikha reglando, komence de la 19-a jarcento. Tiuj estis finfine venkitaj de la angloj.
Biogeografio[redakti]
La Hinda subkontinento konstituas apartan biogeografian unuon. Ĝi nomiĝas la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Tiu ĉi ekoprovinco (aŭ biolando) ampleksas pli ol kvardek ekoregionojn, ekzemple : Indus-vala dezerto, Tar-Dezerto, Malabar-marbordaj humidaj arbaroj, Pluvarbaroj de Nikobaroj, Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir, Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj.
Notoj[redakti]
- ↑ france "Voyage au fil des mots" de André Cherpillod