Paul von Hindenburg
El Vikipedio
(Alidirektita el Hindenburg)
| Paul von Hindenburg | |
|
|
|
| En funkcio: 12-a de majo 1925 – 2-a de aŭgusto 1934 |
|
| Antaŭulo | Friedrich Ebert |
|---|---|
| Sekvanto | Adolf Hitler (Kiel regna Führer) |
|
|
|
| En funkcio: 1916 – 1919 |
|
| Antaŭulo | Erich von Falkenhayn |
| Sekvanto | Wilhelm Groener |
|
|
|
| Naskiĝo | 2-an de oktobro 1847 en |
| Morto | 2-an de aŭgusto 1934 en |
| Nacieco | germano |
| Politika partio | senpartia |
| Edzo/ino | Gertrud von Sperling |
| Infanoj | Oskar von Hindenburg |
| Profesio | soldato, politikisto |
| Religio | kristano luterano |
| Subskribo | |
Paul Ludwig Hans Anton von Beneckendorff und von Hindenburg, naskiĝinta la 2-an de oktobro 1847 en Poznano (Poznań / Posen}, mortinta la 2-an de aŭgusto 1934 en Ogrodzieniec en la bieno Neudeck apud Susz / Resenberg, estis germana oficiro kaj politikisto. De 1925 ĝis sia morto li estis la tria prezidento de la Vajmara Respubliko. Nun lia tombo estas en Marburg ĉe la rivero Lahn en la preĝejo de Sankta Elizabeta.
La 30-an de januaro 1933 li nomumis Adolf Hitler regna kanceliero de Germanio. Per tio komenciĝis la aktiva fazo de la nazia potencopreno en Germanio.
Urboj en kiuj li estis la honora civitano [redakti]
Bolków en Pollando (Bolkenhain)
Bytom en Pollando (Beuthen O.S.)
Frankfurto ĉe Odro en Germanio (Frankfurt (Oder)) (de la jaro 1933, nuligita en la jaro 1990)
Dancigo en Pollando (Gdansko / Gdańsk / Danzig (de la jaro 1915)
Reszel en Pollando (Rößel) (de la jaro 1915)
Hamburg en Germanio (de la jaro1917)
Elbląg en Pollando (Elbing)
Iława en Pollando (Deutsch Eylau)
Kisielice en Pollando (Freystadt in Westpreußen)
Malbork en Pollando (Marienburg) (de la jaro 1915)
Morąg en Pollando (Mohrungen) (de la jaro 1927)
Prabuty en Pollando (Riesenburg)
Szczecin en Pollando (Stettin)
Vroclavo en Pollando (Breslau / Wrocław) (de la jaro 1927)
Kuriozaĵoj [redakti]
Hindenburg estis la sola prezidento de la Vajmara Respubliko, kiun elektis la popolo:
- La unua prezidento Friedrich Ebert estis elektita de la Nacia Asembleo.
- La dua prezidento Walter Simons aŭtomate, kiel prezidanto de la regna kortumo, ricevis la oficon post la morto de Ebert, pordume, ĝis elekto de nova prezidento.
- Adolf Hitler mem deklaris sin prezidento, tamen igis konfirmi tion per plebiscito.
- Karl Dönitz post la morto de Hitler transprenis la prezidentecon laŭ ties testamento.