Barata kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hindia kuirarto)

La barata kuirarto estas la vasta gamo de kuirarto en Barato, de la himalajaj regionoj norde ĝis la suda kabo de la subkontinento sude. En ŝtatego de multaj etnoj kaj lingvoj, ankaŭ la kuirarto tre malsamas laŭ unuopaj regionoj. Tial la kategoriigo estas nur orientiga.

Baza konsistigero estas, en la regionoj kie oni kultivas ĝin, rizo, en la regionoj kie kultiviĝas tritiko, la hinda pano nan ( नान ), aŭ la hindaj patkukoj ĉapati ( चपाती ), la likva butero ghî ( घी ), la fermentita lakto lassi ( लस्सी ), uzita kiel trinkaĵo. La tradicia trinkaĵo de Hindio estas de antikveco lakto; teo estis alportita de la angloj dum koloniaj tempoj; nun, alia alportaĵo aldoniĝis kokakolao aŭ ties barata imitaĵo "Thumbs up".

Pladoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]