Hindomalaja ekozono

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La hindomalaja ekozono (verde).

La hindomalaja ekozonohindomalajo estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj kiuj kovras la tersupraĵon de la planedo. Ĝi etendiĝas sur plejparto de Suda kaj Sudorienta Azio kaj sur la sudaj partoj de Orienta Azio [1].

Enhavo

Priskribo [redakti]

Situo de la hindomalaja ekozono.

Antaŭe konata kiel orienta Zono ĉe la biogeografoj, la hindomalaja ekozono etendiĝas ekde Afganujo kaj Pakistano trans la Hinda subkontinento kaj Sud-Orienta Azio ĝis malaltaĵara suda Ĉinujo, kaj trans Indonezio ĝis Javo, Balio, kaj Borneo, oriente de kiu troviĝas la linio de Wallace, kiu disigas la hindomalajan de la aŭstralazia ekozono. La hindomalaja ekozono ankaŭ inkluzivas la Filipinojn, la malaltaĵarojn de Tajvano, kaj la japana Rjukju-insularo.

Origine la plimulto de la hindomalaja ekozono estis arbarizita, pleje de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kiuj ofte dominas en multo de Hindujo kaj en grandaj partoj de Sud-Orienta Azio. La tropikaj humidaj arbaroj de la hindomalaja ekozono estas superregataj de arboj el la familio de dipterokarpacoj ( Dipterocarpaceae ).

Ĉefaj ekologiaj partoj [redakti]

La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la hindomalajan ekozonon en tri ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povinte enteni diversajn tipojn da biotopoj, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

Tiu ĉi ekoprovinco kovras la plimulton de Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo, Butano, kaj Sri-Lanko. La Hindukuŝa, Karakoruma, Himalaja, kaj Patkaja montaroj limigas la ekoprovincon je la nordokcidento, la nordo, kaj nordoriento; tiuj montaroj estis formataj pro la kolizio de la norden pelanta Hinda subkontinento kun Azio, ekante antaŭ 45 milionoj da jaroj. Hindukuŝo, Karakorumo kaj Himalajo estas gravaj limoj inter la subtropika kaj tropikaj flaŭro kaj faŭno de la Hinda subkontinento kaj la klimate mezvarma palearkta ekozono.

La hindoĉina ekoprovinco ampleksas la plimulton de la kontinenta Sud-Orienta Azio, inkluzive de Birmo, Tajujo, Laoso, Vjetnamujo, kaj Kamboĝo, kaj la subtropikaj arbaroj de suda Ĉinujo.

Malesia estas botanika provinco kiu troviĝas al ambaŭ flankoj de la limo inter la hindomalaja kaj la aŭstralaziaj ekozonoj. Ĝi inkluzivas la Malajan duoninsulon kaj la okcidentajn indoneziajn insulojn (konataj kiel Sunda Lando), Filipinojn, la orientajn indoneziajn insulojn, kaj Novgvinejon. Kvankam Malesia el botanika vidpunkto estas sufiĉe homogena, la partoj okcidente kaj oriente de la linio de Wallace forte diferencas rilate al bestaj specioj. Sunda Lando samhavas sian faŭnon kun kontinenta Azio, dum la insuloj oriente de la linio de Wallace aŭ malhavas ter-mamulojn, aŭ hejmigas ter-faŭnon origina el Aŭstralio, kiu inkluzivas marsupiulojn kaj strutoformajn birdojn.

Historio [redakti]

Diversaj vegetaĵaro-tipoj en la hindomalaja ekozono.

La flaŭro de la hindomalaja ekozono miksas elementojn el la malnovaj superkontinentoj de Laŭrazio kaj Gondvano. Unue gondvanaj elementoj venis el Hindujo, kiu apartiĝis ekde Gondvano proksimume antaŭ 90 Ma, portante norden ĝiajn flaŭron kaj faŭnon de gondvana origino. Tiuj ĉi inkluzivis fiŝojn de la familio de la Cichlidae kaj angiospermajn familiojn kiel la Crypteroniaceae kaj eble la Dipterocarpaceae. Hindujo koliziis kun Azio antaŭ 30-45 Ma , kaj interŝanĝis speciojn. Pli tarde, kiam Aŭstralio-Nov-Gvineo norden flosis, la kolizio de la aŭstralia kaj azia tektonaj platoj suprenpuŝis la insulojn de Wallacea, kiuj reciproke estis disigitaj per mallarĝaj markoloj, permesante botanikan interŝanĝon inter la hindomalaja kaj la aŭstralazia ekozonoj. Azia pluvarbara flaŭro, inkluzive de la Dipterocarpaceae, saltis de insulo al insulo tra Wallacea ĝis Novgvineo, kaj pluraj gondvanaj plantfamilioj, inkluzive de la genroj podokarpo (Podocarpus) kaj araŭkario (Araucaria), moviĝis okcidenten ekde Aŭstralio-Novgvineo ĝis okcidenta Malajzio kaj Sud-Orienta Azio.

Flaŭro kaj faŭno [redakti]

Du ordoj de mamuloj, la dermopteroj (Dermoptera) kaj tupajuloj (Scandentia), estas endemiaj en la ekozono, same kiel la familioj Craseonycteridae, Diatomyidae, Platacanthomyidae, Tarsiidae kaj la gibonoj (Hylobatidae). Grandaj mamuloj kiuj karakterizas la ekozonon inkluzivas leopardon, tigron, bubalojn, azian elefanton, hindan rinoceron, javan rinoceron, malajan tapiron (Tapirus indicus), orangutanon kaj la gibonojn.

La Hindomalaja ekozono havas tri endemiajn familiojn de birdoj, la Irenidae (kloropseedojn kaj irenedojn), la megalaimedojn (Megalaimidae) kaj la rabdornitedojn (Rhabdornithidae). Ankaŭ distingigaj estas pterutjoj, fazanoj, pitedoj, timaliedoj, kaj dikeedoj.

Laŭbiome klasifitaj hindomalajaj ekoregionoj [redakti]

Disvastiĝo de la hindomalajaj biomoj.
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio, Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj Indonezio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj Kamboĝo, Tajujo, Vjetnamujo
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj Barato, Butano, Nepalo, Pakistano
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Bangladeŝo, Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj Barato, Bangladeŝo, Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Ĉinujo, Laoso, Birmo, Tajujo, Vjetnamujo
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj Vjetnamujo
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas Indonezio
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Tajvano
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
IM0201 Centra-dekkanaj sekaj deciduaj arbaroj Barato
IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj Kamboĝo, Laoso, Tajujo, Vjetnamujo
IM0203 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj Barato
IM0204 Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj Barato
IM0206 Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir Barato
IM0207 Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj Barato
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
IM0301 Himalajaj subtropikaj pinaroj Barato, Butano, Nepalo
IM0302 Luzonaj tropikaj pinaroj Filipinoj
IM0304 Sumatraj tropikaj pinaroj Indonezio
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj Butano, Barato, Nepalo
IM0402 Okcident-himalajaj foliarbaroj Barato, Nepalo, Pakistano
Mezvarmaj koniferarbaroj
IM0501 Orient-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj Barato, Butano, Nepalo
IM0502 Okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj Barato, Nepalo, Pakistano
Inunditaj herbejoj kaj savanoj
IM0901 Salaj marĉoj de Rann-Kutch Barato, Pakistano
Dezertoj kaj kserofitaroj
IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj Barato, Sri-Lanko
IM1302 : Tar-Dezerto Barato, Pakistano
IM1304 : Indus-vala dezerto Pakistano
Mangrovoj
IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj Kamboĝo, Malajzio, Tajujo, Vjetnamujo
IM1405 Sunda-bretaj mangrovoj Brunejo, Indonezio, Malajzio

Referencoj [redakti]

  1. Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 288, ISBN 2-271-05816-3 france
    Indo-malais (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie l'empire phytogéographique ou floristique correspondant aŭ péninsules indienne et indochinoise, et à l'ouest de l'archipel malais. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon présent dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
    [Hindomalaja ( adjektivo ) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la fitogeografian aŭ flaŭran regnon respondanta al duoninsuloj hinda kaj hindoĉina, kaj al okcidento de la malaja insularo ). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]

Bibliografio [redakti]

  • angle MacKinnon, J., and MacKinnon, K. 1986 : Review of the protected areas system in the Indo- Malayan Realm, IUCN/UNEP publication, Gland, Switzerland and Cambridge, UK.
  • angle MacKinnon, J. 1997 : Protected areas systems review of the Indo-Malayan realm. The Asian Bureau for Conservation (ABC) and The World Conservation Monitoring Center (WCMC)/ World Bank Publication, Canterbury, UK
  • angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio