Hindua naciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hindua naciismo estas naciisma ideologio, kiu rigardas la modernan ŝtaton Barata Respubliko kiel hinduan nacion (Hindu Raŝtra aŭ en tradicia latinigo Hindu Rāshtra) kaj serĉas vojon al konservo de la hindua heredaĵo. Kvankam la koncepto de Hindu Raŝtra estis plurfoje uzata de la grupo Sangh Parivar, la ĉefa vastiganto de la ideologio, la termino ne estas ankoraŭ klare difinita. La nocio de hindueco (hindutvo), popularigata de la grupo Sangh Parivar, inkluzivas multajn indiĝenajn baratajn tradiciojn krom hinduismo, inter aliaj budhismon kaj sikhismon. Hinduaj naciistoj ludis gravan rolon en la monderna historio de Barato kaj hinduismo.

Pacama filozofio de la naciisma movado en kelkaj kazoj ne helpis ĉesigi konfliktojn, ĉefe inter hinduoj kaj muzulmanoj, sed ankaŭ inter hinduoj kaj kristanoj. En kelkaj subŝtatoj de Barato okazis severaj interpuŝiĝoj pro religiaj miskomprenoj, pri kiuj oni akuzas ankaŭ la naciismajn organizojn.

Organizoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]