Hinojal

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Hinojal
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Teófilo Durán Breña
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 439  (2008)
Geografio
Areo 63
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Hinojal [inoĤAL] (Fenkolejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas hinojaliegos. La censita populacio en 2008 estis de 439 loĝantoj.

Situo [redakti]

Hinojal estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Llanos de Cáceres, je altitudo de 338 m; je 34 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 94 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 63 km².

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Etendaj herbejoj kie abundas la granda otido.

Hinojal

Historio [redakti]

Estas arkeologiaj restaĵoj de antikvaj setlejoj eĉ antaŭaj al la epoko romia kiaj ŝoseo, ponto (ankoraŭ uzata) kaj restaĵoj de muelejoj de cerealo. Estas ankaŭ araba tombejo ĉe ermitejo, nomita de San Berto, de specifa formo (stilo de templanoj) kun restaĵoj de freskoj interne.