Engi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hinterdorf (Engi))
Engi
Blazono de Engi
Ardezo-Minejo Landesplattenberg en Engi
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 58′ 56″ N 9° 9′ 11″ O / 46.98222 °N, 9.15306 °O / 46.98222; 9.15306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 635
Areo 40,7 km²
Alteco 812 m super marnivelo
Poŝtkodo 8765
Mapo de Engi
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Engi estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo de Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 635 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Engi estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Engi situas ĉe la bordo de la rivero Sernf suda flankorivero de Linth. La iama komunumo konsistas el la tri partoj Vorderdorf, Dörfli kaj Hinterdorf.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunumreformo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Engi limis al en nordo al Quarten (SG), en nordoriento al Flums (SG), en oriento kau sudo al Matt, en sudokcidento al Schwanden, kaj en nordokcidento al Sool.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis en la jaro 1969 inter Schwanden kaj Elm ekzistis la tiel nomita Sernfvalo-Fervojo, kiu tiam estis anstataŭigita per aŭtobuslinio. Per tiu buslinio Engi estas hodiaŭ konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la iama adrezominejo Landsplattenberg estis regule trovitaj fosilioj, ĉefe fiŝoj sed ankaŭ testudoj kaj birdoj. La iama minejo hodiaŭ viziteblas por turistoj.

Sur la teritorio de la iama tekstilfabriko Weseta hodiaŭ troviĝas la Glarusa Naturscienca Muzeo (germane: Glaner Naturkundemuseum).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Engi datiĝas el la jaro 1350 kiel ze engi.[1]

Ek de la 16-a jarcento en Engi funkciis Ardezo-Minejo, kiu pro ekonomiaj kialoj estis fermita en la jaro 1961. Hodiaŭ la minejo Landsplattenberg estis turimse vizitebla.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Engi apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]