Hinterhermsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
aparte larĝa plia panoramo
aparte larĝa plia panoramo
panoramo de la kerna parto de Hinterhermsdorf

La vilaĝo Hinterhermsdorf situas ĉe la orienta rando de Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Meze tra la vilaĝo tiriĝas la limo inter elba grejso kaj luzacia granito. Administre ĝi apartenas al la urbo Sebnitz.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj en la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

En Hinterhermsdorf staras 62 domoj de la tipo Umgebindehaus (germane, prononcu: Umgebindehaŭs), tio estas specifa trabfaka konstruaĵo karakteriza por multaj vilaĝoj de la orienta Ercmontaro, Elba Grejsmontaro kaj Supra Luzacio.

En unu el ili estas muzeo kun historia loĝoĉambro de arbara laboristo (germane: Waldarbeiterstube).

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Supra kaj malsupra kluzo (teknikaj monumentoj)
valo de rojo Weißbach
ravino de rivereto Kirnitzsch (prononcu: kir'niĉ)
monto Königsplatz, 436 metroj, kun panorama vido
monto Weifberg, 478 metroj, kun nova panoramoturo
monto Wachberg, 496 metroj, kun panoramo

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.