Hinterrhein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hinterrhein
Blazono de Hinterrhein
Hinterrhein
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Rheinwald
Koordinatoj  46°32′0″N 9°12′0″O  /  46.53333°N, 9.2°O / 46.53333; 9.2 (Hinterrhein)Koordinatoj: 46°32′0″N 9°12′0″O  /  46.53333°N, 9.2°O / 46.53333; 9.2 (Hinterrhein)
Nombro de enloĝantoj 74
Areo 48,30 km²
Alteco 1624 m super marnivelo
Poŝtkodo 7438
Komunumkodo 3691
Mapo de Hinterrhein

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hinterrhein (en Esperanto ankaŭ Malantaŭa Rejno, en la romanĉa lingvo Valragn) estas komunumo de la komunumaro Rheinwald kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 74 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hinterrhein situas en oriento de la komunumaro Rheinwald. Sur ĝia teritorio fontas Malantaŭa Rejno, unu el la du ĉefaj brakoj de Rejno. En oriento la teritorio de la komunumo etendiĝas ĝis al la kulmino de San-Bernardino-Pasejo, kiu estas la ĉefa konekto inter Tiĉino kaj Grizono. En sudoriento la montopintoj Rheinquellhorn (kun alteco de 3200 m s.m.), Vogelberg (kun alteco de 3481 m s.m. la plej alta punkto de la komunumo) kaj Rheinwaldhorn(kun alteco de 3402 m s.m.) ĉirkaŭa la Paradizo-Glaĉeron, kiu estas la ĉefa fonto de Malantaŭa Rejno. Al la komunumo krom la kernvilaĝo mem apartenas diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hinterrhein limas en nordo al Valzo, en oriento al Nufenen, en sudo al Mesocco, en sud okcidento al Malvaglia (TI), kaj en okcidento al Blenio (TI).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Hinterrhein pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 al San-Bernardino-Pasejo, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A13, al kiu ĝi havas propran alveturejon. Sur la teritorio de Hinterrhein situas la nororienta portalo de la aŭtovoja tunelo de A13 sub San-Bernardino-Pasejo. Ĝis la aŭtovoja tunelo trans Gotardo, tiu tunelo estis la plej longa alpa aŭtovojotunelo kaj la ĉefa nordsudkonekto de Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hinterrhein datiĝas el la jaro 1219 kiel de Reno. En frau mezepoko Hinterrhein servis al romanĉlingvanoj kiel alpopaŝtejo. Hinterrhein estas la unua dokumentita valza setlejo en Grizono. Ĝis en la 13-a jarcento Hinterrhein troviĝis sub la regado de la Senjoroj de Sax-Misox. En la jaro 1219 la Senjoroj de Sax Misox donacis sian propraĵopreĝjeon Sankta Petro al la kolegia preĝejo en San Vittore. En la jaro 1274 la barono Alberto de Sax-Misox konkludis kun la valzaj fratoj Jakob kaj Hubert protektokontrakton. En la jaro 1286 la Abatejo San Vittore konkludis heredeblan feŭdokontrakton kun setlantoj germanlingvoj, kiuj devenis plejparte el la Valo Formazza kaj el Sempiono. En la jaro 1301 la unuan fomoj estis menciita la najbararo Hinterrhein. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Kurt Wanner: en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-18)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]