Hinwil (distrikto)
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Pri la distrikto
La distrikto Hinwil estas kampara distrikto en sudoriento de la Kantono Zuriko. Ĝi havis 81'680 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. La distrikto havas surfacon de 179.53 km².
La regiono de la distrikto Hinwil nomiĝas Zurika Oberlando (germane Zürcher Oberland, alemane Zürioberland). La regiono apartenas al la Antaŭalpoj kaj estas relative montareca. En la distrikto troviĝas la plej alta monto de la kantono, nome Schnebelhorn kun alteco de 1291,9 metroj super la marnivelo. En neĝoriĉaj vintroj en tiu regiono ankaŭ eblas skii kaj ekzistas kelkaj skiliftoj. La estonto de tiu-ĉi skiregiono tamen estas en danĝero pro la tutmonda varmiĝo.
[redaktu] Limoj
La distrikto Hinwil limas norde al la distrikto Pfäffikon, oriente al la Kantono Turgovio, sude al la Kantono Sankt-Galo, sud-okcidente al la distrikto Meilen kaj nord-oriente al la distrikto Uster.
[redaktu] Politikaj komunumoj de la distrikto Hinwil
(La ciferoj datas de la 31-a de decembro 2006)
Bäretswil, loĝantoj: 4452
Bubikon, loĝantoj: 5961
Dürnten, loĝantoj: 6343
Fischenthal, loĝantoj: 2096
Gosaŭo ZH, loĝantoj: 9177
Grüningen, loĝantoj: 2827
Hinwil, loĝantoj: 9653
Rüti ZH, loĝantoj: 11'385
Seegräben, loĝantoj: 1219
Wald ZH, loĝantoj: 8765
Wetzikon, loĝantoj: 19'803
[redaktu] Vidu ankaŭ
| Distriktoj de la Kantono Zuriko | |||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|
Affoltern - Andelfingen - Bülach - Dielsdorf - Dietikon - Hinwil - Horgen - Meilen - Pfäffikon - Uster - Vinterturo - Zuriko
|
|||||||

