Hiparko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hiparko (aŭ Hiparĥo helene Ἳππαρχος) de Niceo (vivinta en la 2-a jarcento a.K.) estis greka astronomo kaj matematikisto kaj pli preciza kaj pli metoda observanto ol ĉiuj liaj antaŭuloj. Li konceptis trigonometrian metodon bazitan sur faden-kalkulo por akiri matematikan esprimon de astronomiaj observoj: li enkondukis en Grekio la dividon de la cirklo en 360 gradojn, de ĉiu grado en 60 minutojn kaj de ĉiu minuto en 60 sekundojn; la diametro estis dividita en 120 "partojn", kaj li kalkulis la valoron de la fadenoj rilate al tiuj partoj de la diametro.

Li realigis la unuan veran stel-katalogon, determinante la pozicion de proksimume 800 steloj kaj donante al ĉiu stelo grandon laŭ ilia brileco. Komparante siajn mezuradojn kun antaŭaj babilonaj observoj li konstatis ŝanĝon de la ekvinoksa punkto kompare al la stela ĉielo kaj el tio malkovris la fenomenon de precesio.

Li aŭtoris teorion de ekscentriko kaj de epicikloido.

En geografio li daŭrigis la matematikan metodon enkondukitan de Eratosteno kaj enkondukis nome la sisteman uzadon de koordinatoj (paraleloj kaj meridianoj). Li inventis ankaŭ diopteron kaj astrolabon.

La verkaro de Hiparko preskaŭ komplete perdiĝis, sed influis verkojn de Ptolemeo, kiuj konserviĝis.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.phys.lsu.edu/farnese greke http://www.hkupasteur.hku.hk/hkuip/causeries/Antiquity.html greke http://www.malaspina.com/site/person_639.asp greke http://www-groups.dcs.st-and.ac.uk/history/Mathematicians/Hipparchus.html