Hiperbato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hiperbato estas la literatura figuro kiu konsistas en ŝanĝo aŭ misordonigo de la natura sintaksa ordo de la frazo, kiu en multaj lingvoj estas Subjekto + Verbo + Komplementoj kaj, ene de frazo, kerno + subelemento.

Laŭ Planeta y Agostini, oni povas distingi kvar tipojn de Hiperbato: la tmezo, kiu konsistas en intermeti vorton inter du elementoj de alia komponita, la parentezo, kiu konsistas en intermeti en frazo interjekcion aŭ frazon kun distinga tono, la anastrofo, kiu konsistas en malantaŭmeti la prepozicion al substantivo kiu teorie regas, kaj la histerologio, kiu konsistas en ŝanxgi la ordon de la vortoj kaj diri unue tion kiu devus iri poste.

Preskaŭ ĉiam tiu figuro celas unu el du motivoj: ĉu la deziro imitar la sintakson de la latina kaze de kelkaj latinidaj lingvoj, ĉar en tiu lingvo la verbo situas fine de la frazo, ĉu elstarigi aŭ substreki la signifon de la elemento movita el ĝia kutima loko, preskaŭ ĉiam por alporti ĝin al la unua loko de la frazo. Malpli arte, oni uzas ĝin ankaŭ por metrikaj kialoj situigi necesan akcenton, faciligi sinalefon aŭ ebligi rimon. Ĉiukaze ĉar Esperanto havas sufiĉe liberan sintaksan ordon kaj estas uzata de parolantoj de diversaj denaskaj lingvoj kun diversaj sintaksaj ordoj, en tiu lingvo hiperbato ne tiom ŝokas ol en aliaj lingvoj kun multe pli rigida sintaksa ordo.

Hiperbato estis fugiro ĉede uzata en la kortegeskaj epokoj de la historio de la literaturo kies celo estis nobeligi la lingvaĵon, ĉefe en la latineska prozo de la 15a jarcento kaj en la estetiko de la Baroko konata kiel Gongorismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]