Hiperemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hiperemio estas nedaŭra sanga kongesto en la konjunktivo kaj okazas ofte pro fremdaj korpoj, polvo, vento, fumo, tro brila lumo (en plaĝoj, neĝo kc.), aŭ akompanas la akutan korizon kaj la fojnofebron. Kronika formo rezultas el neĝustitaj refraktaj difektoj, devio de la okulharoj, fuma atmosfero, alkoholismo, trouzado de la okuloj, speciale ĉe nesufiĉa lumigado. Ĝi ankaŭ povas akompani la nazan kataron, blefariton kaj obstrukcon de la nazolarma dukto. La paciento plendas pri sekecsento, varmo kaj jukado, okula laciĝado, larmelfluo, lumtimo kaj palpebra pezsento. Ĝi ne estas mem malsano, sed simptomo, sekve, oni devas kuraci la kaŭzojn de ĝi.