Hipermnestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hipermnestro. Miniaturo por la traduko de Octavien de Saint-Gelais de la verkaĵo de Ovidio Heroides. Nacia Biblioteko de Francio.

Laŭ la helena mitologio, HipermnestroHipermestro (el la greka Ὑπερμνήστρα, «la multe svatita») estis la plej aĝa el la danaidinoj, tio estas, la kvindek filinoj de Danao, reĝo de Argolando. Laŭ Apolodoro, ŝia patrino nomiĝis Elefantiso[1].

Danao kaj sia frato Egipto estis la nuraj viraj filoj de Belo, reĝo de Tebo, kaj AnkinooAkiroo. La rivaleco inter la du fratoj iĝis proverba, kaj iliaj vivrakontoj, simbolo de antitezo. Ekzemple, Danao havis kvindek filinojn sed neniu filon, dum Egipto estis patro de kvindek filoj kaj neniu filino (ambaŭ kun diversaj edzinoj kaj amantinoj). La egiptidoj estis kombatemaj soldatoj kiuj konkeris kaj fondis diversajn urbojn tra la Grek-Egipta mondo. Aldone, ilia patro estis konata pro sia strikta agadmaniero kaj egoismo. Li kontraŭstaris kaj persekutadis sian fraton, kaj rifuzis disdividi la heredaĵojn de ilia patro kiel konsentite. Do Danao, kiu vidis la sekurecon de sia familio en danĝero, forfuĝis kun ĝi el Egiptio serĉante novan landon por translokiĝi. Li devenis el la antikva reĝa familio de Argolando, do ili velis al ĉi tiu peloponeza lando. Tiutempe, la reĝo de Argolando estis Gelanoro, kiu bonvenigis Danaon tiel bone ke li eĉ cedis la tronon al la ĵusalveninto. La kialo de tiu ago restas necerta, laŭ kelkaj verkistoj li estis sufiĉe maljuna kaj preferis forlasi la regajn devojn kaj pasigi la ceteron de sia vivo en trankvilo. Tamen, kelkaj fontoj asertas ke la transiro ne estis tiel paca, ĉar Danao milite konkeris la argolandan tronon.

Hipermnestro savas la vivon de Linkeo dum la danaidinoj mortigas siajn respektivajn edzojn. Bildigo de Johannes Zainer por traduko fare de Heinrich Steinhöwel de la verkaĵo de Boccaccio De mulieribus claris (1474).

Dum la regado de Danao, Argo riĉiĝis, danke inter aliaj kialoj al la malkovro de akvoputoj fare de la danaidinoj. Sed tio vekigis la eternan envion de Egipto, kiu alvenis al tiu urbo kaj postulis samtempan geedziĝon inter sia idaro kaj tiu, de Danao. Tiu ĉi lasta tute ne fidis je sia frato, kaj antaŭvidis postan tragedion, sed pro timo al la forto de la egiptida armeo, kiu kapablis ruinigi Argon, li ŝajnis konsenton. Tamen, li sekrete donis ponardojn al siaj filinoj, kun ordono kaŝigi ilin kaj mortigi ŝiajn respektivajn edzojn ĝuste dum la nuptonokto. Kvardek naŭ el la danaidinoj fidele obeis sian patron, sed Hipermnestro rifuzis tion fari ĉar ŝi trovis sian edzon, Linkeon, ĝentila pro la fakto ke li respektis ŝian deziron resti virga[2]. Anstataŭ mortigi lin, Hipermnestro ebligis Linkeon ekskapi[3].

Sciinte la malobeon, Danao koleriĝis kaj instigis la argolandan kortumon kondamni ŝin al mortopuno, sed Afrodito intervenis kaj savis la princinon, aŭ la tribunalo senkulpigis ŝin[4]. Kiel memorigo de tiu ĉi juĝo, oni starigis en Argo skulptaĵojn dediĉitajn al Nicefora Afrodito («venkiga Afrodito») kaj al Pita Artemiso (diino pri persvado), ĉe mirinda templo kiu staris multajn jarcentojn[5]. Iom poste, Linkeo revenis al la urbo kaj mortigis Danaon, plenumante tiel venĝon pro la murdo de liaj fratoj.

Post la morto de Danao, Linkeo kaj Hipermnestro iĝis gereĝoj de Argolando, kaj fondis novan dinastion nomiĝinta Abasidoj honore al ilia unua filo, Abaso. Laŭ kelkaj versioj de la rakonto, la ceteraj danaidinoj ricevis punon en Tartaro, kie ili estis divigitaj klopodi plenigi barelon per plentruaj kruĉoj. Male, Hipermnestro eniris Elizeon en ŝia postmorta vivo.

Arta prezentado[redakti | redakti fonton]

Aliaj rolulinoj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Erisiktono vendas sian filinon Hipermnestro dum Pozidono rigardas la scenon. Gravuraĵo de Johann Wilhelm Baur por Metamorfozoj de Ovidio.

Krom tiu, de la antaŭe priskribita, Hipermnestro estis ankaŭ la nomo de la jenaj rolulinoj de la grekromia mitologio:

  1. Filino de Testio kaj Eŭritemiso[7], do fratino de Alteo kaj Ledo. Ĉu kun Oiklo, ĉu kun Apolono, ŝi havis filon nomiĝintan Amfiarao, kiu elstaris en la ekspedicio de la Sep kontraŭ Tebo, kaj du filinojn: Polibeo kaj Ifianiro[8][9]. Post ŝia morto, Hipermnestro estis honore entombigita en Argo[8][10][11].
  2. Filino de Tespio, kiun multaj verkistoj konfuzas kun la antaŭa, tre eble pro la simileco de la nomoj de iliaj patroj. Pro tio, oni ankaŭ atribuas al ŝi la patrinecon de Anfiarao, Polibeo kaj Ifianiro, pere de ŝia edzo Oiklo.
  3. Hipermnestro estas alternativa nomo de Mestro, la filino de Erisiktono el Tesalio. Danke al ŝia amrilato kun Pozidono, ŝi ricevis la kapablon metamorfoziĝi laŭplaĉe, eksterordinara povo kiun ŝi uzadis por helpi sian patron. Erisiktino suferis malbenon fare de Demetro pro kiu li ĉiam malsatis, do li vendadis ŝian filinon kiel sklavino kaj poste ŝi aliformiĝis por ekskapi kaj esti denove vendita kaj tiel enspezi monon por aĉeti manĝaĵojn.
  4. Similan kapablon, eble pro konfuzo de ambaŭ rolulinoj, oni atribuas al Hipermnestro, filino de Etono. Ŝi laŭvole ŝanĝadis sian sekson, do laŭ virina formo ŝi iĝis fama prostituitino kaj laŭ tiu vira li regis la familian hejmon por tiel helpi sian patron[12].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Komentario al Heroides de Ovidio, 14: Hipermnestro al Linkeo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.
  2. William Smith kaj Mahmoud Saba. Dictionary of Greek and Roman Geography, vol. 2, paĝ. 231. Eld. Walton and Maberly, 1857 [1].
  3. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  4. 4,0 4,1 Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
  5. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.19.
  6. A Curious Error?: Geoffrey Chaucer’s Legend of Hypermnestra, The Chaucer Review , Vol 36, Number 1, 2001, accessed 2 May 2013
  7. Heziodo. Katalogo de virinoj, fr. 23a.
  8. 8,0 8,1 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.10.
  9. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.68.5.
  10. Higeno. Fabulae, 70.
  11. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.21.2.
  12. Antonino Liberala. Metamorfozoj, 7.