Hipertiroidismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trijodotironino (T3, bildita) kaj tiroksino (T4) estas ambaŭ formoj de tiroida hormono.

La hipertiroidismo (foje nomita hipertireozo) estas malsano, troa, misa funkciado de tiroida glando, kaŭzante troproduktadon de tiroidaj hormonoj (tiroksino aŭ "T4" kaj/aŭ trijodotironino aŭ "T3").

La hipertiroidismo estas sekve kaŭzo de tirotoksikozo,[1] la klinika stato de pliigitaj tiroidaj hormonoj en la sango. Estas grave emfazi ke hipertiroidismo kaj tirotoksikozo ne estas sinonimaj. Ekzemple, tirotoksikozo povus anstataŭe esti kaŭzata de la ingesto de eksogenaj tiroidaj hormonoj aŭ inflamo de la tiroida glando, kaŭzante la liberiĝon de siaj rezervoj de tiroidaj hormonoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kittisupamongkol W. Hyperthyroidism or thyrotoxicosis? Cleve Clin J Med. Mar 2009;76(3):152.
  2. Floyd, J.L. (2009) Thyrotoxicosis. eMedicine..