Hiphopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hiphopa)
Rompdanculo en Ljubljana

La vorto hiphopo (angle hip hop) signifas kaj la hiphopan subkulturon kaj la hiphopan muzikon, kiu estas la muziko de tiu subkulturo. Hiphopo naskiĝis en Usono je la fino de la jaro 1978. Tiel ĝi reprezentas stratan kulturon el nigrulaj kvartaloj de Novjorko.

La hiphopa kulturo celis kunigi la kvin stratajn artojn de tiu epoko: diskĵokeadon, rompdancon, mur-pentraĵon (grafition), buŝ-ritmon kaj repon.

La Zulu nation de Afrika Bambaataa (1980), celis transformi "malbonan ondon" de la strato per "bona ondo" de hiphopa arto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Du hiphopaj DĴ-oj kreantaj novan muzikon per miksado de kantoj el multaj diskoludiloj. En la foto estas DJ Hypnotize (maldekstre) kaj Baby Cee (dekstre).
MC Hero ludanta ritman rimadon konata kiel "repo" en Huntsville, Alabama.

Hiphopo kaj kiel muzika ĝenro kaj kiel kulturo estis formita dum la 1970-aj jaroj kiam loĝejaraj festoj iĝis pli kaj pli popularaj en Novjorko, partikulare inter afrikusonaj junuloj loĝantaj en Bronkso. Tamen hiphopa muziko ne estis oficiale registrita por disvastigo en radiotelevido ĝis 1979, pro malriĉo dum la hiphopa nasko kaj manko de akceptado ekster la getoaj kvartaloj.[1] En la loĝejaraj festoj diskĵokeoj ludis perkutajn elrompojn de popularaj kantoj uzante du diskoturniloj kaj DĴ-miksilon por ludigi elrompojn el du kopioj de la sama disko, alternante el unu al la alia kaj etendingante la elrompon "break".[2] La komenco de la Hiphopa evoluo okazis kiam la miksila teknologio kaj drum-maŝinoj iĝis disponeblaj. Diskoturniltablistaj teknikoj kiel skraĉado kaj frapkongruo disvovlviĝis laŭlonge kun la elrompoj "break" kaj la Jamaika toasting, nome ĉantvoĉa stilo, estis uzita super la frapoj "beat". Repo disvolviĝis kiel kantostilo en kiu la artisto parolas aŭ deklamas ritme per instrumenta aŭ sintezila frapo. Elstaraj artistoj je tiu epoko estas DJ Kool Herc, Grandmaster Flash and The Furious Five, Fab Five Freddy, Marley Marl, Afrika Bambaataa, Kool Moe Dee, Kurtis Blow, Doug E. Fresh, Whodini, Warp 9, The Fat Boys, kaj Spoonie Gee. La kanto de Sugarhill Gang de 1979 nome "Rapper's Delight" estas amplekse konsiderita kiel unua hiphopa registraĵo kiu akiris disvastigitan popularecon en ĉeftendenco.[3] La 1980-aj jaroj markis la diversigon de hiphopo dum la ĝenro disvolvigis pli kompleksajn stilojn.[4] Antaŭ la 1980-aj jaroj, hiphopa muziko estis tre limigita ene de Usono. Tamen, dum la 1980-aj jaroj, ĝi eketendiĝis al muzikaj scenejoj en dekoj da landoj, multaj el kiuj miksis hiphopon kun lokaj stiloj por krei novajn subĝenrojn.

Nova hiphopo estis la dua tajdo de hiphopa muziko, origininta en 1983–84 per la fruaj diskoj de Run-D.M.C. kaj de LL Cool J. La orepoka hiphopa periodo estis plinoviga periodo inter mezo de la 1980-aj jaroj kaj la komenco de la 1990-aj jaroj. Elstaraj artistoj el tiu epoko estis Juice Crew, Public Enemy, Eric B. & Rakim, Boogie Down Productions and KRS-One, EPMD, Slick Rick, Beastie Boys, Kool G Rap, Big Daddy Kane, Ultramagnetic MCs, De La Soul, kaj A Tribe Called Quest. Krimulrepo estas subĝenro de hiphopo kiu ofte fokusas al la violentaj vivostiloj kaj malriĉaj vivkondiĉoj de la afrikusonaj junuloj loĝantaj en interno de urbo. Schoolly D, N.W.A, Ice-T, Ice Cube, kaj la Geto Boys estas ŝlosilaj fondintaj artistoj, konataj pro miksado de politikaj kaj sociaj komentarioj de politika repo kun la krimultemaj elementoj kaj krimulaj historioj trovitaj en krimulrepo.[5] En la hiphopa stilo de la Usona Okcidenta Marbordo, G-funko dominis en la ĉeftendenca hiphopo por kelkaj jaroj dum la 1990-aj jaroj pere de artistoj kiel Dr. Dre kaj Snoop Dogg. La hiphopa stilo de la Usona Orienta Marbordo en la komenco al la mezo de la 1990-aj jaroj estis dominata de la afrikusoneca ĵazrepo kaj la alternativa hiphopo de Native Tongues kaj de la hardcore rap de artistoj kiel Mobb Deep, Wu-Tang Clan, kaj Onyx. La hiphopo de la Orienta Marbordo ankaŭ havis krimulrepajn muzikistojn kiel Kool G Rap kaj the Notorious B.I.G..

En la 1990-aj jaroj, hiphopo ekdiversiĝis kun aliaj regionaj stiloj aperantaj, kiel la Sudusona repo kaj la Atlanta hiphopo. Samtempe, hiphopo plue estis asimilata en aliaj ĝenroj de populara muziko, kiel ekzemple nov-soulo (ekz.: Lauryn Hill, Erykah Badu, Jill Scott)[6] kaj nu metal (ekz.: Korn, Limp Bizkit). Hiphop iĝis la plej bone vendanta ĝenro en la mezo de la 1990-aj jaroj kaj la pinta vendanta muzikĝenro ĉirkaŭ 1999. La populareco de hiphopo pluis tra la 2000-aj jaroj, kaj la hiphopaj influoj pli kaj pli trovante sian vojon en la ĉeftendenca populara muziko. En Usono okazis ankaŭ la sukceso de regionaj stiloj kiel "crunk" (ekz.: Lil Jon & the East Side Boys, Ying Yang Twins), Sudusona ĝenro kiu emfazis la frapojn kaj la muzikon pli ol al la vortumado. Starte en 2005, vendoj de hiphopa muziko en Usono ekmalaltiĝis. Dum la mezo de la 2000-aj jaroj, alternativa hiphopo sekurigis al si lokon en la ĉeftendenco, parte pro la koincido de la sukcesoj de artistoj kiel OutKast kaj Kanye West.[7] Dum la fino de la 2000-aj kaj komenco de la 2010-aj jaroj, repistoj kiel Lil Wayne, Soulja Boy, kaj B.o.B estis la plej popularaj repistoj. Dum la 2010-aj jaroj, repistoj kiel Drake, Nicki Minaj, J. Cole, kaj Kendrick Lamar estis tre popularaj. Trapo, nome subĝenro de hiphopo, estis tre populara dum la 2010-aj jaroj kun hiphopaj artistoj kaj hiphopaj muzikgrupoj kiel Migos, Travis Scott, kaj Kodak Black.

Ĉu hiphopo aŭ repo?[redakti | redakti fonton]

La vorto repo (angle 'rap') celas al la tipo de ritma parolkantado de hiphopa muziko aŭ, sinonime kun hiphopo, al la speco de muziko mem.

Tipoj de hiphopo[redakti | redakti fonton]

Favela funko (en Brazilo meme plejofte nur simple funkfunk carioca) nomiĝas formo de hiphopo el Brazilo treege populariĝinta en la 1990-aj jaroj.

Triphopo (foje uzata sinonime kun "ĉefpulso")[8] estas muzika ĝenro kiu originiĝis en la komenco de la 1990-aj jaroj en Britio, speciale en Bristol.[9] Ĝi estis priskribita kiel "fuzio de hiphopo kaj elektroniko ĝis neniu ĝenro restas rekonebla",[10] kaj povas aligi varion de stiloj, kiel funko, dub-muziko, soulo, psikedelia, ritmenbluso, kaj haŭzo, same kiel aliaj formoj de elektronika muziko.

Alternativa hiphopo (ankaŭ nomita kiel alternativa repo) estas subĝenro de la hiphopa muziko. La alternativeco devenas ne el socipolitika engaĝiĝo, sed de la fakto esti preta al fuzio de stiloj, anstataŭ tendenci al pureco de hiphopo.

Esperanta hiphopkompilo[redakti | redakti fonton]

La esperanta diskeldonejo Vinilkosmo produktis du kompildiskojn pri esperanta hiphopo. La kompaktdiskoj inkluzivas kaj konatajn kaj novajn esperantoartistojn. Eblas interalie senkoste aŭskulti la pecon 3tagafeR, kontribuon de Dolchamar en MySpace.

Hiphopa muziko[redakti | redakti fonton]

Hiphopa muziko konsistas el diskĵokeado, repado, voĉ-tamburado, kaj elĉerpado.

Konataj kantistoj aŭ grupoj[redakti | redakti fonton]

Eminem en 2004.

Esperantaj:

Pafklik - Eterne Rima - Dolchamar - Jan Schröder - DĴ Kunar- Argenta Nubo - Tone - Bugge Bang

Usonaj:

Afrika Bambaataa - Public Enemy - NWA - KRS-One - Rakim - EPMD - Mos Def - 50 Cent - Dr. Dre - Eminem - Ice Cube - LL Cool J - Nas - Outkast - Puff Daddy - Snoop Doggy Dog - Tupac Shakur - Black Eyed Peas - ONYX - Flavor Flav

Hispanaj:

Nach - Doble V - Falsalarma - El Chojin - SFDK - Arma Blanca

Germanaj:

Die Fantatischen Vier - Fettes Brot - Freundeskreis - Dendemann - Ferris MC - Advanced Chemistry - Azad - Kool Savas - Bushido - NaNa - Curse - Sido

Norvegaj:

Fremmed rase - Klovner i kamp - Tungtvann
DJ Marlboro.

Diverslandaj:

Sab Sista - MBS repgrupo - Osdorp Posse - G&G Sindikatas - Kaunas United Rap Various Artists - Looptroop

Francaj:

Suprême NTM - IAM - Ministère A.M.E.R. - MC Solaar - Keny Arkana - Manaŭ - Kool Shen - Akhenaton - Sefyu

Belgaj:

Benny B - Daddy K - Sens Unik - James Deano

Brazilaj:

DJ Marlboro

Pollandaj:

WWO repgrupo - Grammatik - Tede - OSTR - Warszafski Deszcz - HempGru

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dyson, Michael Eric, 2007, Know What I Mean?: Reflections on Hip-Hop, Basic Civitas Books, p. 6.
  2. McNamee, David (11a de januaro, 2010). "Hey, what's that sound: Turntablism". www.theguardian.com. The Guardian. Alirita la 28an de oktobro, 2019. 201 p.
  3. "hip hop". The Encyclopedia of New York State. Syracuse University Press. Alirita la 28an de oktobro, 2019.
  4. Benson, G. (2010).Lonely Planet USA, Lonely Planet
  5. Lamont, Michele (1999). The Cultural Territories of Race: Black and White Boundaries. University of Chicago Press. p. 334. Alirita la 28an de oktobro, 2019.
  6. "Jill Scott", Wikipedia, 24a de marto, 2019, Alirita la 28an de oktobro, 2019.
  7. Michel, Sia (18a de septembro, 2006). "Critics' Choice: New CD's". The New York Times. Alirita la 29an de oktobro, 2019.
  8. Reighley, Kurt B. (January 2000). "Peace Orchestra". CMJ New Music Monthly. No. 77. ISSN 1074-6978.
  9. Local Groove Does Good: The Story Of Trip-Hop's Rise From Bristol. npr.org.
  10. Slant Magazine Music Review: DJ Shadow: Endtroducing.... Slantmagazine.com. Alirita 24a de septembro 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.