Hiphopo
La vorto hiphopo signifas kaj la hiphopan subkulturon kaj la hiphopan muzikon, kiu estas la muziko de tiu subkulturo. Hiphopo naskiĝis en Usono je la fino de la jaro 1978. Tiel ĝi reprezentas stratan kulturon el nigrulaj kvartaloj de Novjorko.
La hiphopa kulturo celis kunigi la kvin stratajn artojn de tiu epoko: diskĵokeadon, dancon, mur-pentraĵon (grafition), buŝ-ritmo kaj repon.
La Zulu nation de Afrika Bambaata (1980), celis transformi "malbonan ondon" de la strato per "bona ondo" de hiphopa arto.
Rapo, repo aŭ rapmuziko?
La vorto rapo aŭ repo (angle 'rap') celas al la tipo de ritma parolkantado de hiphopa muziko aŭ, sinonime kun hiphopo, al la speco de muziko mem. Estas diversaj opinioj inter esperantistoj pri la ĝusta termino. Multaj pensas, ke la vorto rapo ne uzeblas, ĉar ĝi jam ekzistas kaj signifas specon de legoma radiko. Tiel uzado de rapo povas krei konfuzon inter manĝaĵo kaj muziko. Tamen la bando Dolchamar, kiu verkis la plej konatan esperantan hiphopkanton Chu vi pretas?! (tiel skribita), malvolas anstataŭigi la vorton rapo per la proponata "repo" opinie ke ĝi estas volapukismo. Pri tio skribas ankaŭ Dro Espo[1], kiu proponas la terminon rapmuziko kiam indas eviti miskomprenon. Vortouzo kaj skribmanieroj (ortografio) estas esencaj partoj de hiphopaj tekstoj, kiuj kutime anstataŭigas lingvajn regulojn per spontana kreemo kaj enkodigita stratlingvo.
Aliflanke, La Pafklik, kiu eldonis la unuan hiphopan esperantan albumon Fek al Esperanto, uzas la vorton "repo" senzorge.
Esperanta hiphopkompilo
La esperanta diskeldonejo Vinilkosmo produktis du kompildiskojn pri esperanta hiphopo. La kompaktdiskoj inkluzivas kaj konatajn kaj novajn esperantoartistojn. Eblas inter alie senkoste aŭskulti la pecon 3tagafeR, kontribuon de Dolchamar en MySpace.
Hiphopa muziko
Hiphopa muziko konsistas el diskĵokeado, repado, voĉ-tamburado, kaj elĉerpado.
Konataj kantistoj aŭ grupoj
Esperantaj:
- Pafklik - Eterne Rima - Dolchamar - Jan Schröder - DĴ Kunar- Argenta Nubo - Tone - Bugge Bang
Usonaj:
- Afrika Bamabata - Public Enemy - NWA - KRS-One - Rakim - EPMD - Mos Def - 50 Cent - Dr. Dre - Eminem - Ice Cube - LL Cool J - Nas - Outkast - Puff Daddy - Snoop Doggy Dog - Tupac Shakur - Black Eyed Peas - ONYX
Hispanaj:
- Nach - Doble V - Falsalarma - El Chojin - SFDK - Arma Blanca
Germanaj:
- Die Fantatischen Vier - Fettes Brot - Freundeskreis - Dendemann - Ferris MC - Advanced Chemistry - Azad - Kool Savas - Bushido - NaNa - Curse - Sido
Norvegaj:
Diverslandaj:
- Sab Sista - MBS repgrupo - Osdorp Posse - G&G Sindikatas - Kaunas United Rap Various Artists - Looptroop
Francaj:
- Suprême NTM - IAM - Ministère A.M.E.R. - MC Solaar - Keny Arkana - Manaŭ - Kool Shen - Akhenaton - Sefyu
Belgaj:
- Benny B - Daddy K - Sens Unik - James Deano
Pollandaj:
- WWO repgrupo - Grammatik - Tede - OSTR - Warszafski Deszcz - HempGru
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
- http://www.rap.about.com
- http://www.daveyd.com
- http://www.hip-hop.lt
- http://www.hh-nation.net
- http://www.hip-hop.pl
- Jen troveblas folioj por trejnado pri tujrimado de Hiphopo. Eku per klavo "F 5". Por komprenado vidu filmeton de rapscript.de