Hiphopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Graffiti Panorama rome.jpg
Grafitio
Rompdanculo en Ljubljana

La vorto hiphopo (angle hip hop) signifas kaj la hiphopan subkulturon kaj la hiphopan muzikon, kiu estas la muziko de tiu subkulturo. Hiphopo naskiĝis en Usono je la fino de la jaro 1978. Tiel ĝi reprezentas stratan kulturon el nigrulaj kvartaloj de Novjorko.

La hiphopa kulturo celis kunigi la kvin stratajn artojn de tiu epoko: diskĵokeadon, rompdancon, mur-pentraĵon (grafition), buŝ-ritmo kaj repon.

La Zulu nation de Afrika Bambaata (1980), celis transformi "malbonan ondon" de la strato per "bona ondo" de hiphopa arto.

Hiphopo aŭ repo?

La vorto repo (angle 'rap') celas al la tipo de ritma parolkantado de hiphopa muziko aŭ, sinonime kun hiphopo, al la speco de muziko mem.

Tipoj de hiphopo

Favela funko (en Brazilo meme plejofte nur simple funkfunk carioca) nomiĝas formo de hiphopo el Brazilo treege populariĝinta en la 1990-aj jaroj.

Esperanta hiphopkompilo

La esperanta diskeldonejo Vinilkosmo produktis du kompildiskojn pri esperanta hiphopo. La kompaktdiskoj inkluzivas kaj konatajn kaj novajn esperantoartistojn. Eblas inter alie senkoste aŭskulti la pecon 3tagafeR, kontribuon de Dolchamar en MySpace.

Hiphopa muziko

Hiphopa muziko konsistas el diskĵokeado, repado, voĉ-tamburado, kaj elĉerpado.

Konataj kantistoj aŭ grupoj

Esperantaj:

Pafklik - Eterne Rima - Dolchamar - Jan Schröder - DĴ Kunar- Argenta Nubo - Tone - Bugge Bang

Usonaj:

Afrika Bamabata - Public Enemy - NWA - KRS-One - Rakim - EPMD - Mos Def - 50 Cent - Dr. Dre - Eminem - Ice Cube - LL Cool J - Nas - Outkast - Puff Daddy - Snoop Doggy Dog - Tupac Shakur - Black Eyed Peas - ONYX - Flavor Flav

Hispanaj:

Nach - Doble V - Falsalarma - El Chojin - SFDK - Arma Blanca

Germanaj:

Die Fantatischen Vier - Fettes Brot - Freundeskreis - Dendemann - Ferris MC - Advanced Chemistry - Azad - Kool Savas - Bushido - NaNa - Curse - Sido

Norvegaj:

Fremmed rase - Klovner i kamp - Tungtvann

Diverslandaj:

Sab Sista - MBS repgrupo - Osdorp Posse - G&G Sindikatas - Kaunas United Rap Various Artists - Looptroop

Francaj:

Suprême NTM - IAM - Ministère A.M.E.R. - MC Solaar - Keny Arkana - Manaŭ - Kool Shen - Akhenaton - Sefyu

Belgaj:

Benny B - Daddy K - Sens Unik - James Deano

Brazilaj:

DJ Marlboro

Pollandaj:

WWO repgrupo - Grammatik - Tede - OSTR - Warszafski Deszcz - HempGru

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj