Hipnota terapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hipnoterapio)

Hipnota terapio aŭ ofte mallongigite hipnoterapio, vorta kunmetaĵo el „hipnoto“ kaj „terapio“, estas unu el pluraj direktoj kaj metodaroj de psikoterapio.

Kutime en la apliko de hipnoterapio oni diferencigas inter hipnota parto kaj psikoterapia interparolo. La hipnoto mem povas esti ekigata per diversaj terapiistaj teknikoj. En la psikoterapia interparolo povas aŭ aplikiĝi puraj hipnoterapiaj teknikoj, aŭ ankaŭ elementoj el aliaj psikoterapiaj metodoj.

Karakteriza por hipnoterapia kontakto inter terapiisto kaj paciento/kliento estas la uzo de "sugesta" pensogvidado, kaj de instigo kaj uziligo de ŝanĝita stato de konscio. Tiu, iusence "duondorma", stato de konscio hipnoterapie nomatas tranco. Per la termino hipnoterapio nuntempe grupiĝas diversaj terapiaj metodoj, kieskomuna trajto estas eksplicite psikoterapie uzi la sciojn pri "sugesta" pensogvidado kaj pri tranco. Por subteni sanigon, mensan orientiĝon aŭ lernadon, aŭ praktikiĝas hipnoto en pli formala senco (ekzemple fiksi la rigardon al certa punkto, aŭ profunde aŭskulti la trankviligan voĉon de la terapiisto), aŭ ĉiutagaj trancaj procesoj estas uzata por la psikoterapia interrilato, ekzemple se la (aparte la infana aŭ adoleska) paciento/kliento aŭdas historion, pentras aŭ ludas. Krome hipnoterapio ankaŭ povas esti uzata kiel memhipnota trejnado aŭ por la memstara lernado de senstreĉigaj teknikoj.

Ofte hipnota psikoterapio nur ampleksas malmultajn sesiojn. La terapio estas "laŭmenda", do la terapiisto helpas al la paciento/kliento difini terapiajn celojn, kies realigon la kliento "mendas" ĉe la terapiisto, kaj kies atingo fine de la terapio kontrolatas de ambaŭ. Antaŭkondiĉo por sukcesa terapio estas la konstruo de fida interrilato inter la terapiisto kaj la kliento. Por helpi pri tio, deziratas renkontiĝi "je sama nivelo", do havi rilaton ne dominitan de potenca terapiisto, sed egalrajtan.

Hipnoterapio laŭ Milton H. Erickson[redakti | redakti fonton]

La moderna hipnoterapio tre influiĝis per la usona psikoterapiisto Milton H. Erickson. La hipnoto laŭ Erickson difiniĝas kiel komunika kunlaboro inter terapiisto kaj kliento, en kiu la terapiisto havas la rolon helpi al la kliento, atingi terapian trancon kaj utiligi tiun staton por psikaj ŝanĝoj.

En tiu mensa stato la psika kontrolo fare de klienta konscio malpli fortas ol en la ĉiutaga maldorma stato, kaj pro tio nekonsciaj procesoj pli fokuseblas. Milton Erickson en tiu koncepto havis alian komprenon pri la nekonscio ol ĝis tiam kuzima inter psikoterapiistoj: Li kredis, ke la nekonscio estas fonto de kapabloj kaj de kreivo, kaj ne laŭ la kompreno de Sigmund Freud unuavice estu la loko por pensoj, emocioj kaj instinktoj rifuzitaj kaj forpremita el la homa konscio. Milton Erickson per la instigo de tranca stato provis malfokusigi la analizan racion, por doni spacon al la nekonscio por kreemaj ŝanĝoj de psikaj procesoj. La hipnoterapiissto uzas metaforojn, lingvajn "bildojn", analogiojn kaj lingve ludas per vortoj, por instigi ĉe la trance malstreĉigita kliento novjan ideojn kaj eblajn solvojn por siaj psikaj problemoj. La kontrolo, ĉu aŭ kiujn ideojn la kliento akceptas kaj kiel li/ŝi utiligas ilin, plene restas ĉe la kliento. Do ne temas pri iusenca manipulo fare de la terapiisto, sed nur pri terapia helpo al propra evoluo.

Fine de sia vivo, Milton H. Erickson ne plu utiligis klasikajn metodojn por atingi trancan staton ĉe la kliento. Li estis majstro pri uzado de la homa lingvo, kaj per historioj kaj metaforoj lerte povis instigi naturajn trancajn statojn. La lingvaj kapabloj de Milton H. Erickson fascinis multajn el liaj terapiistajn lernantojn. Inter alie Ernest Rossi, Richard Bandler kaj John Grinder provis, eksplicite instrui la "hipnotajn lingvajn teknikojn" de Erickson en iliaj libroj. La efiko de la hipnoterapio laŭ Erickson estas science pruvata ekde pluraj jardekoj. Nuntempe tamen aparte la nerektaj teknikoj de li atingi trancan staton estas atentata, dum la resta spektro de la de li uzitaj terapiistaj teknikoj preskaŭ ignoriĝas.

Aliaj teknikoj de medito kiel ekzemple mantra aŭ aliaj voĉaj meditadoj same povas instigi trancon kaj de sperta terapiisto same utiligeblas en hipnoterapia sesio; tiam eblas paroli pri "terapia medito". Ankaŭ pluraj prahistoriaj kaj antikvaj ritoj pri atingo de tranca stato servis samtempe al spiritaj kaj terapiaj celoj.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Hipnoterapio - krom esti helpo por trovo de malfacila decido, por altigi la nivelon de koncentriĝo aŭ por efika lernado - estas valora psikoterapia metodo rilate al multaj diversaj psikaj malsanoj. La metodo absolute ne aplikiĝu ĉe pacientoj, kiuj aktuale suferas pri psikozo, pri manio aŭ kies percepto estas iritata per paranojaj pensoj. Relativa malrekomendo, ĉu apliki la metodon, validas tiam, kiam la kontakto inter terapiisto kaj kliento pro ties psika malsano ne povas iĝi tiom fida kiom necese – tiu limigo celas aparte iujn specojn de personecaj perturboj, ekzemple la narcisman. La uzo de hipnoterapio ĉe forte histeriaj pacientoj estas pridisputata.

Pacientoj, kiuj suferis pro fortaj psikaj traŭmatoj, rajtas esti hipnoterapie traktataj, sed por ilia terapiista akompano necesas aparta lerto kaj sentemo. Aparte viktimoj de iusenca misuzo, en hipnoterapia sesio povas esti superataj per fortegaj sentoj ne havi plenan kontrolon pri la situacio – terapie trakti tiun senton de malkontrolo eblas sed malfacilas.