Hipodamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj rolulinoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 692 Hipodamio.

Hipodamio (el la greka Ἱπποδαμία, ĉeval-dresistino) estas la nomo de diversaj rolulinoj de la helena mitologio:


Hipodamio, edzino de Pelopso

Hipodamio, laŭ la Promptuarii Iconum Insigniorum de Guillaume Rouille, 1553.

Ŝi estis filino de Enomao, reĝo de PizoOlimpio, kaj Steropo (unu el la plejadoj) aŭ Evareto, filino de Akrisio[1]. Orakolo aŭguris al Enomao sangan morton fare de lia bofilo. Pro tio (aŭ ĉar li enamiĝis al sia propra filino) Enomao defiis ĉiun svatiĝanton al la princino al kruela ĉar-kurado: se la kandidato venkos, li rajtos edziĝi al la princino; sed se Enomao sukcesos trafi lin dum la kurado, li povos estis trapasita de lia lanco. Tiel, Enomao mortigis pli ol dek tri svatiĝantojn de la princino, tial kial la ĉevalinoj de Enomao, Psilo kaj Harpino, donacitaj al li de Areso, estis filinoj de la vento, kaj pro tio rapidegaj.

Kiam Pelopso alvenis en la urbon, li subite enamiĝis al Hipodamio, do akceptis la defion. Sed li ne estis tre certa pri sia venko, kaj pro tio li alvokis la maran dion Pozidono, sia antaŭa amanto[2], kaj post rememori ilian rilaton, petis helpon al li por venki Enomaon. Rideteme, Pozidono donacis al li ĉaron eltiritan de nelacigeblaj kaj nemorteblaj flugantaj ĉevaloj[3], kiuj eĉ kapablis rajdi sur la maro. Por provi ilin, Pelopso vojaĝis tra la Egea maro al monto Sipilo, kie li konstruis templon al Temnia Afrodito. La rajdado estis tiel rapida ke la koĉero de Pelopso, Cilo, ne sukcesis supervivi. Lia animo komunikiĝis per sonĝoj kun Pelopso, kiu honore entombigis lin en Lesbo kaj dediĉis templon al Cila Apolono[4]. Oni diras ke la dankema animo de Cilo favore intervenis en la posta konkurado kun Enomao.

Tamen, eĉ havi tiun mirindan ĉaron ne trankviligis Pelopson (aŭ Hipodamion, laŭ aliaj versioj), kiu subaĉetis la koĉeron de Enomao, Mirtilo, per promeso de la duono de la regno kaj la rajto pasigi unu nokton kun la princino. La nokton antaŭ la ĉar-kurado, Mirtilo anstataŭis la stiftojn de la reĝa ĉaro per aliaj faritaj el vakso. Tiu provokis ke dum la kurado, ĝuste kiam Enomao pretiĝis por trafi kaj mortigi Pelopson, la radoj delasis, rompante la ĉaron. Mirtilo, kiu esperis tion, saltis ĝustatempe kaj supervivis, sed la reĝo estis trenita surteren de liaj ĉevaloj kaj mortis.

Pelopso ĉare kuras por Hipodamio, kiu staras apud li. Reliefo konservita ĉe la Metropola Art-Muzeo de Novjorko.

Kiam Mirtilo petis sian rekompencon, Pelopso ĵetis lin el klifo[5], publike akuzante la koĉeron pri klopodi seksperforti Hipodamion. Mortonte, Mirtilo malbenis sian murdinton pro lia perfido, kaj de tio devenis la anatemo kiu ruinigis la familion de Pelopso kaj Hipodamio, kies idaro suferis tragikajn vivojn, plenite de sufero kaj malamo, kaj kun katastrofa fino. Ankaŭ la nepoj kaj pranepoj de Pelopso suferis la malbenon de Mirtilo, inter ili Agamemno, Egisto, Menelao kaj Oresto.

Laŭ Palaifato, Pelopso ne venis al Piso en Elido per flugil-havaj ĉevaloj por peti edziĝi al Hipodamio. Prefere, li venis per ŝipo kur la skribaĵo «Flugil-havaj Ĉevaloj» sur ĝia tenda kajuto, kaj forrabis la virinon. Simple, oni diris tiam ke li fuĝis sur la "Flugilhavaj Ĉevaloj"[6].

Kiam Lajo, antaŭa reĝo de Tebo kaj patro de Edipo, estis elpatrujita, li ricevis gastigadon ĉe la palaco de Pelopso kaj Hipodamio en Peloponezo. Tiam li enamiĝis al bastarda filo de sia gastiganto, Krisipo, kaj sukcesis forkapti (aŭ allogi) lin. Tial kial la elpatruja ordono jam estis nuligiita, ambaŭ rifuĝis en Tebo. Sed ofendite, Atreo kaj Tiesto persekutis kaj malliberigis Lajon, ĉar ili timis ke tiu unuiĝo helpos lian duonfraton iĝi heredinto de la regno de ilia patro. Sed Pelopso intervenis, kaj liberigis la teban reĝon, rezonante ke li ne kapablis puni neniun pro amo. Tamen, Hipodamio vojaĝis al Tebo kaj klopodis konvinki siajn filojn mortigi la bastardon kaj, tial kial ili rifuzis (laŭ la plimulto de la versioj) ŝi mem eniris la ĉambron kie Lajo kaj Krisipo dormis kaj vundis tiun lastan per la glavo de la teba reĝo, por ke oni kulpigu lin pri la murdo. Tamen, antaŭ morti, Krisipo klarigis la veron, kaj Pelopso elpatrujigis sian edzinon, kiu sinmortigis pro la honto. Kroma versio asertas ke Krisipo vojaĝis al Tebo tute nevole, kaj ke li sinmortigis pro tiu honta ofendo[7].

Oni atribuis multnombran idaron al Pelopso kaj Hipodamio, tial kial ili simbolis unuiĝintan Grekion kun kiu la plimulto de la dinastioj volis rilatiĝi. Inter ili elstaris Piteo (kiu fondis la urbon Trezeno), Alkatoo, Diaso, Plisteno, Atreo (reĝo de Mikeno), Tiesto, Kopreo kaj Hipalcimo. Tamen, la nombro kaj nomoj de la pelopidoj varias laŭ la diversaj aŭtoroj kiuj listigas ilin. La peloponezaj gereĝoj havis ankaŭ multajn filinojn, kelkaj el kiuj unuiĝis al la familio de Perseo per edziĝo. Tiel, Astidamio edziniĝis al Alceo, Nicipo al Stenelo kaj Eŭridiko al Elektriono.

Partneroj kaj idaro
Pelopso

Dankinte al Hero pro faciligi sian unuiĝon al Pelopso, Hipodamia alvokis dek ses matronojn, po unu el ĉiu urbo el Elido, kaj kune kun ili ŝi establis la Herajn Ludojn. De tiam, ĉiu kvara jaro, la matronoj kaj iliaj sukcedintinoj organizadis virinan kuradon kaj faris komunan tunikon por la diino. Ili agadis kiel paca korporacio, kaj ankaŭ organizis du dancistinarojn: unu dediĉita al Hipodamio kaj la alia al Fiskoo, patrino de Narceo[8].

Laŭ orakola konsilo, oni translokigis la ostojn de Hipodamio el Argolando, kie ŝi sin mortigis, al Olimpio. Po unu fojo ĉiujare, virinoj eniras ŝian mason-fermitan templon por plenumi oferon al ŝi. Krome oni ankaŭ honorigis Hipodamian per bronza statuo de ŝi gratulante Pelopson pro lia venko, kiu prezidis kurbon de la olimpia hipodromo[9].

Hipodamio, edzino de Piritoo

Forkapto de Hipodamio, laŭ Peter Paul Rubens, 1637-38.

Hipodamio aŭ Deidamio estis filino de Buteso, trakia filo de Boreaso, aŭ de Adrasto, reĝo de Argo. Ŝi estis unu el la plej belaj virinoj de tiu tempo, kaj edziniĝis al Piritoo, reĝo de la lapitoj.

Ĝuste por festi sian nupton, Piritoo organizis grandiozan bankedon, al kiu li invitis la olimpanojn (krom Areso kaj Erido, pro kiel ili agis dum la nupto de Peleo kaj Tetiso) kaj la tutan loĝantaron de sia lando, inkluzive la centaŭrojn. Tiuj lastaj gustumis vinon unufoje dum tiu festo, do ili rapide ebriiĝis, kaj en tiu stato ilia ĉefo Eŭrito forkaptis Hipodamion. La ceteraj ĉevalviroj imitis lin, kaj perforte prenis ĉiujn virinojn kaj eĉ kelkajn junulojn kiuj ankaŭ ĉeestis en la bandeko. Ĉi tiu iĝis la kialo de la fama milito inter centaŭroj kaj lapitoj, kiun venkis tiuj lastaj, danke al la interveno de Piritoo mem kaj de lia fidela amiko Tezeo. Oni diris ke tiu sanga incidento estis instigita de Areso kaj Erido, venĝavidaj pro la ofendo ne inviti ilin al la festo.

Piritoo kaj Hipodamio havis infanon, Polipeto, kiu partoprenis la Trojan militon. Post la morto de Hipodamio, ŝia edzo konvinkis Tezeon, ankaŭ ĵus vidvinta, vojaĝi al Hadeso kaj forkapti Helenon, ĉar li volis unuiĝi al la familio de la famaj Dioskuroj.

Hipodamio, filino de Brizeo

Brizeido portita al Agamemno, laŭ Tiepolo (1757).

Tiu Hipodamio estis filino de Brizeo, sacerdoto de Apolono en la urbo Lirneso (Troado) aŭ en Pedaso, lelega urbo regata de Alteso, laŭ Homero[10]. Pro ŝia patro, ŝi estis pli konata per la kromnomo Brizeiso.

Dum la Troja milito, Eneo serĉis rifuĝon en Lirneso, en Malgranda Azio, sed Aĥilo, kun sia armeo de mirmidonoj, sekvis lin, kaj promesis detrui la urbon kiu gastigis sian malamikon. Do, post sieĝo, li brutece mortigis la reĝon Mineton (edzo de Hipodamio) kaj lian fraton Epistrofon, kaj dekumis la loĝantaron. Eneo sukcesis forfuĝi danke al la helpo de Zeŭso, kaj Aĥilo, serĉante lin, trovis Hipodamion, kaj igis ŝin sia plej ŝatata sklavino. Laŭ Kreta Dikto[11], Brizeo pendumis sin post la detruo de sia urbo kaj perdo de sia filino.

Kiam Agamemno rezignis Krizeison, laŭ orakola konsilo, li ordonis al liaj heroldoj Taltibio kaj Eŭribato preni Hipodamion el la tendo de Aĥilo, kiel kompenso. Aĥilo ofendiĝis pro tio, kaj rifuzis plu partopreni la sieĝon. Tion profitis la trojanoj, kiuj komencis venki la militon ĝis kiam la morto de Patroklo kaj la redono de la sklavino Hipodamio igis Aĥilon reveni al batalado.

Aliaj rolulinoj kiuj nomiĝis Hipodamio

  1. Patrino de Anto, tiu kiu estis vorita fare de la ĉevaloj de sia patro, kaj Zeŭso kaj Apolono metamorfoziis en birdon. Fakte, la tuta familio iĝis birdoj, tial kial la dioj kompatis ilian malĝojan destinon (Hipodamio, ekzemple, iĝis alaŭdo). Ŝia edzo estis Aŭtonoo, kun kiu ŝi naskis, krom Anton, Erodion, Skeneon, Akanton kaj Akantison[12].
  2. Filino de Pelopso kaj la unua Hipodamio. Polidekto, reĝo de Serifo, mensoge publikigis sian emon edziniĝi al ŝi, por ke Perseo, filo de lia vera amo, ne malhelpu lian strategion. Fakte, la heroo mem malprudente asertis ke li donacus al Polidekto ion ajn por ke li sukcesu havi la manon de la princino, eĉ la kapon de la terura Meduzo. Ĉi tiun nekonscian eldiraĵon profitis la reĝo por liberiĝi de Perzeo, sendante lin plenumi lian proponon.
  3. Filino de Anĥizo, la plej amata de siaj gepatroj[13], kiu edziniĝis al heroo Alkatoo. Laŭ Homero, ŝi elstaris inter ĉiuj virinoj pro sia beleco, kapableco kaj saĝeco[14].
  4. Edzino de Amintoro kaj patrino, kun li, de Fenikso[15].
  5. Filino de Danao kaj hamadriada nimfo, do unu el la danaidinoj. Ŝi edziniĝis al Istro, unu el la kvindek filoj de Egipto, kaj murdis lin dum la geedziĝa nokto, kiel ĉiuj siaj fratino, krom unu, faris laŭ ordono de ilia patro.
  6. Fratino de la antaŭa, kiu edziniĝis, kaj murdis, al Diokoristo, filo de Egipto.
  7. Unu el la servistinoj de Penelopo, edzino de Odiseo[16].

Notoj kaj referencoj

  1. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.5-6.
  2. Pindaro. Unua Olimpia Odo, 71.
  3. Cicero. Tusculanae Disputationes 2.27.67.
  4. Teono. Pri Arato, paĝ. 21.
  5. Al maro kiun oni de tiam nomis Mirta maro, inter Peloponezo kaj la Cikladaj insuloj.
  6. Palaifato. Pri nekredeblaĵoj, n. 29 france
  7. Skolioj pri La fenicaj de Eŭripidoj, 1760.
  8. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.16.2-3.
  9. Higeno. Fabloj, 85.
  10. Homero, Iliado, 1.390.
  11. Kreta Dikto, Libro II, 17.
  12. Antonino Liberalis. Metamorfozoj, 7.
  13. Homero. Iliado, 13.430.
  14. Homero. Iliado, 13.422.
  15. Homero. Iliado, 9.450.
  16. Homero. Odiseado, 18.182.