Hipogeo de Sankta Bartolomeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipogeo de Sankta Bartolomeo
itale: Ipogeo di San Bartolomeo
kaverno
Lando Italio Italio
Insulo Sicilio
Provinco Provinco Trapani
Urbo Mazara del Vallo
Parto de Ĝardeno de la Emiro botanika ĝardeno
Tipo de kaverno Hipogeo
Situo Hipogeo de Sankta Bartolomeo
 - koordinatoj 37° 40′ 01″ N 12° 34′ 52″ O / 37.66694 °N, 12.58111 °O / 37.66694; 12.58111 (mapo)
Malkovrinto Francesco Saverio Cavallari
 - dato 1874
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Italio
Situo enkadre de Italio
Situo enkadre de Italio
Situo enkadre de Sicilio
Situo enkadre de Sicilio
Situo enkadre de Sicilio

La hipogeo de Sankta Bartolomeo estas sistemo de kavernoj en Mazara del Vallo, en urbero Miragliano, ĉe la dekstra riverbordo de Mazaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1874, la prof-ro Francesco Saverio Cavallari, unua direktoro pri antikvaĵoj de Sicilio malkovris la hipogeon[1], kiun oni rigardas kiel unu el plej gravaj prakristanaj katakomboj[2].

Ekzistas indicoj pri homaj establiĝoj jam ekde ĥalkolitiko, kiuj apartenis al la Kulturo de Diana (ĉirkaŭ la 36-a jarcento a.K.), kaj al la Kulturo de Sankta Kono-Ebleno Notaro (ĝis la 24-a jarcento a.K.). Postaj establiĝoj okazis dum la bronzepoko, kaj apartenis al la Kulturo de Naro-Partanna (2200-1500 a.K.), al kiu apartenis ankaŭ nekropolo, kiun modernepoka elfosa produktado detruis.

Fakte, ekde la 18-a jarcento, oni uzis la hipogean areon kiel ŝtonminejo por elfosi tofon: tio estis la kialo de la detruo de la nekropolo. Dum la Dua Mondmilito, la kaverno uziĝis kiel rifuĝejo por evakuitoj; dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, oni uzis ĝin kiel fabriko por senŝeligi salikokojn, kaj finfine oni provis transformi ĝin en picejo.

Hodiaŭ la tuta aero inkluziviĝas en la botanika ĝardeno nomita «Ĝardeno de la Emiro»[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ĵardeno de la Emiro - Historio. Alirita 2-a de aprilo 2012. itale
  2. (1908) Manlibro pri Kristana Arkeologio.