Hipokaŭsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hypocaustum.jpg

Hipokaŭsto (latine hypocaustum) estas tipo de la centra hejtado, uzata en la antikva Romio. Ĝi estis subplanka malfermita areo en romiaj konstruaĵoj, kiun oni hejtis per fornokaldrono. La fluanta varma aero hejtis de tie la suprajn ejojn.

La metodon ellaboris la romianoj, kiuj uzis tion por hejtado en la nordaj provincoj (nuna Germanio, Anglio) kaj aliloke ankaŭ por hejtado de akvobanejoj.

Oni kondukis la varman aeron plej ofte tra unu vertikala fumtubo (kameno). La fumtubo daŭris en la ĉambromuro kaj la varma aero forpasis kun la fumo. Se oni volis pli fortan hejtadon, oni konstruis plurajn fumtubojn en la ĉambromuroj.

La hipokaŭsto konsistis plej sube el betono, argilaĵo, sur kiuj oni konstruis kolonetojn kun diametra grando de ĉ. 20x20 cm. Tiuj kolonetoj distancis unu de la alia je ĉ. 30-60 cm. Oni konstruis sur tiuj kolonetojn la plankon el betono aŭ kaĥel- mozaik- aŭ marmorkovrita betono.

Ĝi estas antaŭulo de la subplanka hejtado.