Hipoklorita akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Botelo da Hipoklorita akvo

Hipoklorita akvo estas mastrumadaĵo uzata kiel seninfektigilo kaj blankigilo. Ĝi estas malkoncentrita solvaĵo kun kiel aktiva ingredienco natria hipoklorito (NaClO). Lige al ĝi troviĝas lesivo.

Natria hipoklorito estas produkto de la saloindustrio. Kiam akveca solvaĵo de natria klorido NaCl estas submetata al elektrolizo, ekestas je la du elektrodoj du produktoj: natria hidroksido NaOH kaj dikloro Cl2. Kiam tiuj du produktoj estas kunigitaj, ekestas, almenaŭ ĉe malaltaj temperaturoj, krom NaCl ankaŭ NaClO.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]