Hipolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hipolito (greke Ἱππόλυτος aŭ latinliterigite Hippolytos, latine Hyppolitus; naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 160 probable en la oriento de la Romia Imperio, mortis dum 235 sur la insulo Sardinio) estis la unua kaj kontraŭepiskopo de Romo kaj ekde la jaro 217 kontraŭpapo en la historio de la kristana eklezio. Ekde la jaro 192 li estis pastro en Romo. Li estis lernanto de Ireneo de Liono kaj en la katolika eklezio konsideriĝas la plej grava doktoro de eklezio de sia epoko. La iĝis kristana sanktulo kaj estas la patrono inter alie de la urboj Saint-Hippolyte (germane Sankt Pilt) en Alzaco (Francio), de Sankt Pölten kaj Zell am See en Aŭstrio. Krome li konsideriĝas patrono de la prizongardistoj kaj de la ĉevaloj. Lia grekdevena nomo Ἱππόλυτος signifas "la dresanto de ĉevaloj".

Hipolita skismo[redakti | redakti fonton]

La "hipolita skismo", la unua granda skismo de la kristana eklezio, ekestis, kiam la papo Kaliksto la 1-a (217-222) dum la jaro 217 publikigis edikton, laŭ kiu li pardonis eĉ plej gravajn pekojn al pentantoj (eĉ al murdintoj, adultintoj kaj herezuloj) kaj permesis geedziĝon al homoj de diferenca socia tavolo (ekz. nobelino kaj sklavo), kvankam la romiaj leĝoj tian geedziĝon opiniis malvalida. Krome la rigora piulo Hipolito kritikis Kalikston ne sufiĉe akre kontraŭbatali la instruojn de Sabellius, kiujn la plejmultaj kristanoj konsideris herezo. Fine Hipolito akuzis Kalikston private rabi eklezian monon kaj aliel krime aktivi, laŭ disputitaj historiaj fontoj instigis siajn anojn elekti lin konkurenca episkopo de Romo (kaj do konkurenca papo) kaj ĝis sia morto gvidis la malplimultan parton de la kristanaro, kiu samkiel li rigoris pri la sep gravegaj pekoj. Post kiam Maximinus Thrax iĝis nova romia imperiestro kaj komenciĝis nova ondo je persekutado de kristanoj, Hipolito dum la jaro 235 kune kun la intertempe elektita regula papo kaj roma episkopo Pontiano estis ekziligita al la insulo Sardinio, kie ambaŭ mortis.

Kreo de legendoj[redakti | redakti fonton]

"martira morto de la Sankta Hipolito", pentristo Dieric Bouts, 1470-1475, Bruĝo, muzeo de la katedralo Sint Salvator (Sankta Savanto)

La geografia proksimeco de la katakomba tombo de Hipolito al la tombo de la konata kristana martiro Laŭrenco en loko nuntempe signita per la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj ĉe la romia ŝoseo Via Tiburtina jam frue instigis miksiĝon de la legendoj de ambaŭ sanktuloj. Jam dum la 5-a jarcento la du sanktuloj ofte estis bildigitaj kune. Laŭ la ekestinta legendo Hipolito origine estis romia oficiro kaj gardisto de la malliberigita Laŭrenco, kontakte kun la malliberigito konvertiĝis al kristanismo kaj responde mortis martire, per viva disŝiriĝo fare de pluraj ĉevaloj. La bildigo de tiu martira morto montriĝas sur multaj mezepokaj bildoj kaj ankaŭ sur la blazono de la alzaca komunumo Saint-Hippolyte. Nur pro tiu legendo Hipolito fakte iĝis la patrono de la prizongardistoj kaj de la ĉevaloj. Tamen tia morto tuj post la kristaniĝo ne klarigus, dum kiu tempo Hipolito havintus la okazon en gvida pozicio de la kristana eklezio kritiki la papon Kaliksto, disputi pri teologiaj demandoj kaj ankaŭ kontraŭus la informon ke li ekziliĝis al Sardinio kun la posta papo kaj tie mortis. Krome la sanktulo Laŭrenco vivis dum la tempo de la pli posta papo Siksto la 2-a, kiu oficis kiel papo nur unu jaron de 257 ĝis martira morto dum la jaro 258. Sume ŝajnas malverŝajne, ke la legendo pri romia oficireco kaj martira morto de Hipolito estus historia vero. Eble ne nur la geografia proksimeco de la du katakombaj tomboj, sed ankaŭ la sekvo de la festotagoj de ambaŭ sanktuloj (Laŭrenco la 10-an de aŭgusto, Hipolito la 13-an de aŭgusto) gvidis al la konstruo de komuna sanktula legendo pri ambaŭ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]