Hippolyte Abraham-Dubois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hippolyte Abraham-Dubois
Persona informo
Hippolyte Abraham-Dubois
Naskiĝo 11-a de marto 1794
en Avranches
Morto 3-a de oktobro 1863
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Manche
Dum 27-a de majo 18321849
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hippolyte ABRAHAM, pli bone konata kiel ABRAHAM-DUBOIS per aldono de la edzina familinomo, (n. la 11-an de marto 1794 - m. la 3-an de oktobro 1863) estis franca politikisto.

Filo de magistratano el Avranches en Normandio, Hippolyte rezignis militistan karieron kaj fariĝis urbestro de Granville en 1830 kaj deputito de la departemento Manche en 1832, en la periodo de la julia monarkio.

Tiu reformisma parlamentano cetere distingiĝis en 1848 kiel membro de la konstitucia asembleo de la Dua Respubliko. Li rezignis sian mandaton en 1849.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]