Hipsipilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipsipilo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Foanto
Edzo/Edzino Jazono
Infanoj Deipylus • Euneus
vdr

Hipsipilo (helene Ὑψιπύλη, latine Hypsipyle) estis en la helena mitologio reĝino en la insulo Lemno, filino de la reĝo Toaso.

Hipsipilo de ilustristo el la dek kvina jarcento

Kiam Argonaŭtoj proksimiĝis dum sia fama navigado per la ŝipo Argo por la ora ŝaffelo en la foran Kolĥidon, la profetanto rakontis al ili, ke en la insulo Lemno vivas neniu viro. Virinoj sur la insulo nesufiĉe adoris Afroditon. Pro tio la diino punis ilin: iliaj virioj perdis intereson pri ili kaj preferis virinojn el la kontinento alveturigante ilin por edziĝi. Tio elvokis koleron kaj virinoj el Lemno mortigis ĉiujn virojn. Ununura savis sin la reĝo Toaso, kiun lia filino Hipsipilo kaŝis en kestoŝranko, kiun ŝi flosigis sur maro. Sed baldaŭ la virinoj ekkonis, ke sen viroj la vivo estas eĉ pli malfacila kaj kiam proksimiĝis la ŝipo kun Argonaŭtoj, la virinoj invitis ilin en la insulon, ĉirkaŭflirtis ilin kaj petis, ke ili restu kun ili pli longe. La reĝino Hipsipila eĉ proponis transdonon de la potenco al Jazono, sed li rifuzis. Malgraŭ tio ili estis en la insulo sufiĉe longe, ĝis fine pro insistado de Heraklo ili levis la ankrojn kaj forveturis. Sed multaj lasis en la insulo siajn posteulojn. Sed superregado de virinoj en Lemno ne daŭris longe, en Iliado de Homero estas dirite, ke dum la Troja milito reĝadis la insulon Eŭeno, filo de Jazono kaj Hipsipilo.

Aliaj legendoj sciigas, ke la lemnaninoj vendis sian reĝidon Hipsipilo en sklavecon pro tio, ke ŝi ununura savis vivon de viro – de sia patro, dum ĉiuj ceteraj siajn virojn murdis. Hipsipilo venis sklavece al la nemea reĝo Likurgo kaj estis vartistino de lia bebo Ofelto. Sed kiam ŝi lasis la filon sur herbejo negardanta, grandega serpento sufokigis lin. La reĝo intencis mortigi ŝin, sed malebligis tion al li unu el soldatoj tirantaj en la militon Sep kontraŭ Tebo.

Rebrilo en arto[redakti | redakti fonton]

  • Hipsipilo estas dramo de Eŭripido, fragmentoj de kiu oni malkovris en la jaro 1908
  • En sia dramo Sep kontraŭ Tebo Esĥilo priskribas tempon de ŝia sklavado

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hypsipylé en la ĉeĥa Vikipedio.